Voĉdonu por ĉapelitaj literoj de Eo en Google-poŝtelefono

Posted on in Ni parolas Esperante 5 vedi

Karaj Geamikoj!

La 15-an de decembro, 2009, 30 landaj ĉefpaĝoj de Google aperis sub la
esperanta flago. Tutmonde milionoj da homoj informiĝis pri Esperanto. Subite
kreskis la nombro da vizitantoj en preskaŭ ĉiuj esperantaj retejoj.

En la sama tago Esperanto kaj Zamenhof estis la temo de ĉefartikolo de la
elektronika eldono de la usona revuo National Geographic.

Nun ni denove havas eblecon al grandsignifa, por-esperanta agado ĉe Google.

Ni petas Vian urĝan helpon!

Per minimume 1-2.000 pliaj voĉoj Google tre verŝajne enkondukus ankaŭ la
esperantajn, ĉapelitajn literojn en sian poŝtelefonan reton helpe de la
"Android"-sistemo.

Kiel voĉdoni?

*****************************************************************
1. Se Vi jam havas validan Google-konton/retpoŝtadreson kun finaĵo
…@gmail.com
*****************************************************************

– Klaku sur la ĉi-suban retadreson:

http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730- Poste klaku sur "Sign in" (=ensaluti) en la supra, dekstra angulo.
– Tajpu Vian …@gmail -an retpoŝtan adreson kaj pasvorton en la
aperintajn fenestrojn.
– Klaku sur la sube videblan, grizan kampon "Sign in".
– Aperos nova paĝo, en kiu Vi povas voĉdoni. Maldekstre en la 5-a linio, sur
blua fono aperos malgranda, blanka, kvinpinta stelo. Dekstre de tiu ĉi stelo
aperos la sekva teksto: "Issue 1730: Add Esperanto characters" (=Temo 1730:
Aldonu Esperantajn literojn)
-Simple klaku sur la blankan steleton. Okaze de sukcesa voĉdono ĝi fariĝos
flava. Post iom da tempo (ofte post nova alklako…) en la 6-a vico, en la
teksto "… people starred this issue" (… = nombro da voĉdonintoj) la
cifero kreskas je unu.

Sur tiu ĉi paĝo nun jam estas plurcent komentoj. Ne necesas komenti, sed ja
nepras klaki sur la blankan stelon kaj atenti, ke ĝi fariĝis flava.
Samtempe, plej malsupre devas aperi la sekva teksto, apud alia, flava stelo:
– "Your vote has been recorded" (=Via voĉo estis registrita)

****************************************************************************
2. Kiuj ankoraŭ ne havas Google-konton, aŭ retpoŝtan finaĵon …@gmail.com
tiuj devas ĝin krei(senpage!).
********************************************************************

– Unue klaku sur "Sign in".
– Sub la aperantaj fenestretoj aperos la teksto: "Don’t have Google
Account?" Nun klaku sur "Create an account now". (=Krei novan konton)
– Aperas nova paĝo kun novaj fenestretoj kaj kun la frazo
"Required information for Google account". (= Necesa informo por akiri
Google-konton).
– Plenigu la aperantajn fenestretojn.
"Your current email address" (=Via nuna retadreso)
"Choose a password" (Tajpu minimume 8-literan pasvorton)
"Re-enter password" (Tajpu la saman pasvorton denove kaj notu ĝin, ĉar
Vi poste povos krei pere de ĝi novan retadreson, propran korespondan
liston, ktp. ktp.)
"Location" (Elektu la nomon de Via lando)
"Get started with Google code" (Tajpu en la aperantan fenestreton tiujn
literojn – iom malfacile legeblajn -, kiujn Vi vidas sur
la ekrano.
– Fine klaku sur la vorton "Accept".

– Post iom da tempo Vi ricevos mesaĝon de Google. Klaku sur la retadreson,
troviĝantan en la mesaĝo. Per tio Vi pruvos, ke Vi estas vere ekzistanta
persono…

– De tiam Vi rajtas voĉdoni, laŭ la 1-a punkto, helpe de Via retadreso kaj
elektita pasvorto.
– Oni nepre konservu la indikojn pri la Google-konto, ĉar oni certe ree
bezonos ilin por pliaj kampanjoj ĉe Google.

Petu ankaŭ Viajn geamikojn, ke ankaŭ ili voĉdonu! Bonvolu plusendi tiun ĉi
mesaĝon! Estus treege malagrable, se Google konvinkiĝus, ke nur kelkcent
esperantistoj vivas sur la planedo Tero… )

Plej amike

Komitato por Retaj Kampanjoj

http://it.groups.yahoo.com/group/Ni_par … ssage/3165




0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.