Verda tendaro en la Florenca UK

Posted on in Ni parolas Esperante 11 vedi

El la diskutgrupo Ni parolas Esperante

– Cxu vi intencas partopreni en la Florenca UK sed la multekosta tiea
logxado cxagrenas vin? 😉
– Cxu vi devis peti bankprunton por pagi la aligxkotizon al la kongreso?
😀
– Cxu vi sxatus sxpari logxadmonon, kaj povi gxin uzi por, ekzemple,
acxeti priesperantajn varojn (librojn, KDojn, filmojn), viziti la
florencajn restoraciojn, muzeojn, kaj/aux la florencan cxirkauxajxon?
– Cxu vi sxatas aventuron, naturon, belajn pejzagxojn, kuiri kaj/aux
mangxi kune kun novaj amikoj el la tuta mondo, kaj poste babili, ridi,
kanti kun ili cxirkaux la fajro?
– Cxu vi estas juna je la koro (kaj/aux je la korpo)?

Do, cxi tiu mesagxo ja estas por vi!

La LKK de la Florenca UK ebligis la logxadon en bela kampadeja spaco sur
la monteto de “Fiesole” (je kvar kilometroj de la kongresejo, kiun
facile atingeblas per publika auxtobuso).
Eblas ankaux (sed gxis nun ankoraux ne certas) ke la plejparto de la
programeroj por la junaj kongresanoj okazos ja tie, cxar la kampadeja
spaco estas gxuste cxe junulargastejo (“ostello della gioventù”).

Do…

Venu! Venu al la Verda Tendaro de la Florenca UK, kaj kontribuu al gxia
gxojiga etoso!

+ + + + + + + + + +

Jen cxi sube la informoj (ne oficialaj) pri la kampadeja spaco kiujn MI
persone ELTIRIS el la itala informbulteno “Informitale”.
Oficialaj (kaj pli detalaj) informoj legxeblas cxe:
http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/gastigado/logxado/

“Ostello Della Gioventu' Villa Camerata 2/4, Viale Righi, (…) je dek
minuta distanco de la kongresejo buse (buso 17, halto “Salviatino”).
(…) Kampadeja spaco, cxu per propraj rimedoj – tendo, ruldomo aux
veturdomo – cxu rezervante liton en tendo de la ejo mem (…).

-Loko en kvarpersona tendo de la ejo: 14,00 EUR.

-Propra tendo (malgranda): 7,00 EUR + po 7,00 EUR por persono.

-Propra tendo (granda), ruldomo au' veturdomo: 14,00 EUR + po 7,00 EUR
por persono.”

Por mendi (…) bonvolu indiki vian nomon, retadreson, kongresan
numeron (KN) kaj UEA-kodon. Post la elekto de via preferata solvo kaj
kalkulo de la koncerna prezo, pagu al UEA aux al la kasisto de LKK,
posxta konto 37312204, Federazione Esperantista Italiana,
Via Villoresi 38, 20143 Milano. (la kongresano devas aldoni ankau'
la bankajn aux posxtajn kostojn.). Kiel daton de mendoricevo oni
konsideras la daton de la ricevo de la pago.
Se la tagoj de via restado ne samas kun tiuj kongresaj bonvolu
tion indiki klare!
Pro organizaj kialoj ni invitas cxiujn mendi antaux la komenco de julio.
Pri malmendoj kaj kunlogxado validas la reguloj de la UEA-mendilo.
Korespondu kun Cristina de Giorgi <­chriss @ sirius.pisa.it>.

Mi ripetas: cxi tiu ne estas la oficiala teksto kiu aperis en la
informbulteno “Informitale”, sed tio kion MI persone ELTIRIS el gxi.
Oficialaj (kaj pli detalaj) informoj legxeblas cxe:
http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/gastigado/logxado/

+ + + + + + + + + +

TENDAREMULOJ DE LA TUTA MONDO; UNUIGXU!

(Cetere, mi estas sercxanta unu aux du s-anojn kun kiuj kunpartigi mian
malgrandan igla – “igloo” – tendo. Interesatoj povas skribi al mi:
fontanaandrea@fastwebnet.it)

Ke la barbo de Zamenhof vin gardu!
Ancxjo Pac-Horano.


Questo messaggio è stato modificato da: oltremare, 29 Apr 2006 – 20:35 [addsig]




0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.