unua skizo de projekto

KEILEU-eksperimento

0. Idea fono

La nuna teknologio ebligas al diverslingvaj kaj diverskulturaj homoj kontaktigxi per virtualaj rimedoj. Ni povas sendi retposxton, montri nin plej detale en nia retpagxo, konversacii per tujmesagxilo. Ankaux la reala cxeesto en alia lando estas plifaciligita pere de teknologio: mi enmetas mian bankokarton en iun aparaton en – ekzemple – Pekina supervendejo kaj mi tuj povas ricevi mian hejmlandan monon en cxina mono juano.

Estas la lingva diverseco kaj ne malofte la kultura diverseco, kiuj malhelpas la perfektan interkomprenigxon. Ni estas engagxintaj por la lingvaj kaj kulturaj diversecoj, ni do klopodu trovi rimedojn, kiel plej bone transponti la malhelpojn.

Esperanto estas praktikata jam de pli ol cent jaroj por komuniki inter diverslingvaj homoj. Gxia uzo montris, ke la diverskulturaj fenomenoj povas en gxi aperi sur neuxtrala lingva fundamento. Gxiaj diverslingvaj uzantoj ne bezonas lerni alilingvajn apartenajxon – ili povas koncentrigxi pri la kultura diverseco, klare perceptebla.

1. La celo de eksperimento

Junaj homoj ricevu instruon pri kiel transponti lingvajn barojn per a) instruo de planlingvo kaj b) uzo de komunikaj kaj komputaj rimedoj. Ili pere de rektaj kontaktoj familiarigxu pri la kulturaj diversecoj. Nia eksperimento estas en euxropa kadro, tial ni ne povas kalkuli pri grandaj diferencoj en kulturaj kondutoj.

2 Realigado

Laux la centjara tradicio de instruado de Esperanto, komence la infanoj ricevus relative intensan instruadon de lingvo. La studhoroj estus inter 24 (aux 48 horoj), plenumeblaj dum 2 semajnoj. Tiaspecaj kursoj jam estis faritaj, multe da instrua sperto akumuligxis cxirilate. Estus dezirinde, se jam en tiu cxi parto la lernantoj familiarigxus al la uzo de komunikaj kaj komputaj rimedoj, kiujn poste ili uzos. Gxi estus atingebla, se la instruado de Esperanto grave estus helpata de komputiloj, vidbendoj.

Estas pozitivaj spertoj en la 24-hora instruado tiel, ke samtempe en du lernejoj komencigxas la komuna instruado. La du lernejoj situas en malsamaj landoj, estas proksimaj, kaj la lernantoj reciproke vizitas la lomunajn studhorojn. Se oni sukcesas tion cxi organizi, estas rekomendinde tiel fari.

La dua parto okazus dum la lerneja duonjaro. La enhavo de tiu parto estus la komunikado inter diverslandaj lernantoj. Ankaux pri gxi estas jam spertoj, ekzemple en Italiaj lernejoj.

3 Instruista apogo

Ni tezas, ke Esperanto estas facile alproprigebla. Tial oni povas atendi, ke ankaux instruistoj povas alproprigi gxin en la unua fazo tiomgrade, ke ili povu komuniki kun diverslingvaj eksperiment-partoprenantaj instruistoj-kolegoj. La instruadon farus “liberaj” Esperanto-instruistoj, ecx eksterlandaj, ne la dungitoj de la koncerna lernejo. La rolo de la lernejaj eksperiment-partoprenantaj instruistoj estus solvi organizajn problemojn. Ili estu (lauxeble, sed ne nepre) fakuloj pri interkultura komunikado, spertuloj pri uzo de komputilo kaj komunikaj rimedoj.

4 Taksado de rezultoj

La maniero de taksado deduktigxas el la originala celo: kiel lernantoj povas komuniki transnacie. Oni sekvu la evoluon de cxiu lernanto, per persona dosiero. Inter la materialoj estu ankaux vidbendaj registrajxoj, kiuj povu doni realan bildon pri la evoluo de lingva scio de infano.

Se cirkonstancoj permesas, ni povas faru ekzamenan tendaron por la lernantoj en iu turisme allogaj lokoj: Budapesxto, Adriatika marbordo, ktp. En Budapesxto oni cxiujare ekzamenas pli ol 4 mil homojn pri Esperanto, estas dekduo da ekzamenistoj.

5 Financoj

5.1 La lernejoj, kiuj respondecas pri la disponigado de cxamboj, komputaj kaj vidbendaj rimedoj, varbado de lernantoj inter siaj geknaboj faru apogpeton (application) kaj ricevu la necesajn sumojn cxe la plenumado. La eksperiment-partoprenanta instruisto, kiu volas partopreni kun siaj lernantoj en la eksperimento, estu pagata laux la plenumataj taskoj.

5.2 La Esperanto-instruistoj estu pagataj por 24 (eble 48) hora kurso. Se ili estas eksterlandaj instruistoj, la lokaj esperantistoj (se entute ili estas bezonataj) peru informojn, kaj tial ili estu pagataj.

5.3 La superrigardado de la lerna procezo en la unua fazo estas la tasko de la Esperanto-instruisto. Por la aplika fazo la lernantoj ricevos diversajn materialojn, kiuj servas por du celoj: helpi ilin en la transnacia komunikado, kaj laux tio oni povas observi la evoluon. Ni estu pretendemaj cxe la ellaborado de tiuj materialoj, ili do ne povas kosti malmulte.

5.4 Pri cxiu lernanto oni faru almenaux kvarhoran registritan materialon. La celo estas observado de la lernado, sed gxi samtempe ege stimulas la lernanton (gepatrojn) kaj per gxia uzo grandmezure kreskos la efikeco de la lernado. La ellaboro de enhavo, kio estu sur la vidbendo estas same tre pretendema tasko.

5.5 La kostoj de la eventuala ekzamena tendaro: veturado, logxigado, ekzamenado, amuzaj programoj.

6 Disponeblaj fortoj

6.1 Esperanto-instruistoj: dudeko da ili estas disponebla internaciskale, unu instruisto povus instrui en pluraj lernejoj, lokoj, landoj.

6.2 Instruprogramoj. Ekzistas dekduo da tiaj programoj, ekzemple ‘lernu.net’ estas tauxga post iom da nacilingvigo kaj la hungara ‘kurso’ tauxgus post iom da internaciigo.

6.3 Perreta ekzamenado: teamo cxirkaux ‘lernu’, hungara teamo cxirkaux ‘kurso’; perbusxa ekzamenado: ekzamena komisiono de UEA, ekzamenistoj en Budapesxto.

6.4 Ellaboro de enhavo registrenda sur vidbendo: laux aligxo post anonco.

6.5 Difino de enhavo de ekzameno: la hungara grupo, kiu nun laboras pri la matura ekzameno en hungaraj mezlernejoj pri lingvo Esperanto.

7 Rimarkigoj

7.1 Se ekzistas por aliaj lingvoj similaj eksperimentoj, ni agordigu nian eksperimenton al la jam ekzistantaj.

7.2 La proponata eksperimento havas la saman idean fonon, kiun oni ekde nuna septembro faros en la triono de hungariaj mezlernejoj. Tie oni ekigas tiel nomatan nulan klason, kie la lernantoj (14 jaraj) studas lingvo(j)n, uzon de komputilo kaj la instruistoj plifirmigas gxeneralan scion de la lernantoj. Nia eksperimento diferencus tiel, ke ni kunligus la instruadon de lingvo kaj la uzadon de komputilo.

Budapesxto, 2004-8-22

BUJDOSÓ Iván

lekciisto de Esperanto-fako

Universitato ELTE

[addsig]

1 Comments

sagxulo
sagxulo

KEILEU-eksperimento

0. Idea fono

La nuna teknologio ebligas al diverslingvaj kaj diverskulturaj homoj kontaktigxi per virtualaj rimedoj. Ni povas sendi retposxton, montri nin plej detale en nia retpagxo, konversacii per tujmesagxilo. Ankaux la reala cxeesto en alia lando estas plifaciligita pere de teknologio: mi enmetas mian bankokarton en iun aparaton en – ekzemple - Pekina supervendejo kaj mi tuj povas ricevi mian hejmlandan monon en cxina mono juano.

You need or account to post comment.