UEA tiras atenton de UN-komisiono

Posted on in ERA Novaĵoj 7 view

ret-info: UEA tiras atenton de UN-komisiono

UEA TIRAS ATENTON DE UN-KOMISIONO AL LINGVAJ HOMAJ RAJTOJ

Pro siaj konsultaj rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuigxintaj
Nacioj, UEA havas la rajton liveri al UN-organoj skribajn dokumentojn, kiuj
rilatas al tagordaj punktoj de iliaj kunvenoj. Uzante tiun eblecon
prezidanto Renato Corsetti sendis dokumenton al la Komisiono de UN pri Homaj
Rajtoj por distribuo inter la membroj de gxia 61-a sesio, kiu kunvenos en
Gxenevo de la 14-a de marto gxis la 22-a de aprilo. La dokumento rilatas al
la tagorda punkto, kiu pritraktos la ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn
rajtojn.

UEA atentigas la Komisionon, ke laux la dua artikolo de la Universala
Deklaracio de Homaj Rajtoj cxiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en la
Deklaracio apartenas al cxiuj homoj sen diferencigo i.a. laux lingvo, sed
malgraux tio UN kaj gxiaj membrosxtatoj donis al la lingva aspekto de la
homaj rajtoj malmulte da atento gxis nun.

La dokumento de UEA elstarigas la negativajn sekvojn de la edukado de
infanoj en alia lingvo ol la gepatra. Laux multaj esploroj uzo de netauxga
lingvo en lernejo estas unu el la plej gravaj kauxzoj, aux ecx la plej grava
kauxzo, de antauxtempa forlaso de lernejo, kiu siavice kondukas al seriozaj
sociaj problemoj, cxar gxi pligrandigas la riskon je senlaboreco, krimado,
alkoholismo kaj drog-uzado. Laux studo de UN mem, la plej malricxaj landoj
povus sxpari grandegajn sumojn, se la lingvaj homaj rajtoj de iliaj
logxantoj estus respektataj per la uzado de lokaj lingvoj en instruado.

Pli gxenerale UEA komentas ankaux la uzon de nur kelkaj difinitaj lingvoj
por kontaktoj inter homoj de malsamaj popoloj kiel malkontentigan kaj
diskriminacian praktikon kaj kiel kontrauxdiran al la dua artikolo de la
Universala Deklaracio.

UEA proponas, ke la Komisiono starigu laborgrupon por pristudi la problemojn
de lingvaj homaj rajtoj kaj la malobservon de homaj rajtoj pro lingvaj
malegaleco kaj maljusteco. En sia raporto la laborgrupo devus proponi mez-
kaj longperspektivajn agojn por certigi lingvajn homajn rajtojn en diversaj
lingvaj kaj kulturaj situacioj. La Komisiono devus ankau apogi la klopodojn
de fakuloj, interalie de UEA, esplori kaj eksperimenti la plej efikajn
manierojn elekti la lingvojn uzotajn en lerneja instruado, kun la celo
respekti lingvajn homajn rajtojn kaj kuragxigi la evoluon en la koncernaj
landoj. UEA ankaux renovigas sian malnovan proponon, ke la Ekonomia kaj
Socia Konsilio de UN metu la temon “Lingvaj kaj Homaj Rajtoj” en la tagordon
de unu el siaj estontaj kunvenoj.


el [Gazetaraj Komunikoj de UEA]

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.