UE, Pagano (ERA): Kara Sartori, la Radikaluloj parolas pri lingva ekonomio kaj federecia eŭropa lingvo ekde jardekoj

Posted on in ERA Novaĵoj 5 view

“En la ĵurnalo “Il Corriere della Sera”, hieraŭ Sartori surpriziĝis pri la fakto, ke neniu el tiuj kiuj igas sin iniciatoroj de la federacia Eŭropo, komprenas la nesupereblan obstaklon de la manko de iu komuna lingvo. Krom Radikaluloj, li devintus aldoni!», rimarkas Giorgio Pagano, Sekretario de la Esperanto Radikala Asocio”.
Ĉar ekde pli ol du jardekoj la Radikaluloj ne nur komprenis tion, analizante ankaŭ la ekonomiajn kaj sociajn kostojn de la koloniigo de la angla lingva, sed identigis ankaŭ la justan politikan respondon pere de la federala lingvo Esperanto. Dum, ankoraŭ hodiaŭ, du grandaj naciaj ĵurnaloj je kontraŭaj tendaroj, prikomentarias la ĉefartikolon de Sartori ignorante komplete la lingvan problemon.”
“Sartori havas hodiaux la meriton atentigi pri la lingva temo ankaux en ekonomiaj terminoj – daŭrigas Pagano – sed la Esperanto Radikala Asocio, fondita antaŭ 25 jaroj, eldonis eseojn kiel tiun de la ekonomikisto Grin kiu klarigas, ke la solvo Esperanto, krom protekti niajn lingvojn kontraŭ la angleparolanta agresado, ŝparigas al ĉiuj 25 miliardojn da Eŭroj en internacia komunikado. Male 18 miliardojn da Eŭroj ŝparas Britujo, ne instruante iun ajn fremdan lingvon en siaj lernejoj, pro la angleparolanta koloniado de la aliaj landoj, kiuj, kontraŭe, kiel klarigas Lukacs, estas tiom stultaj, ke ili elspezas 350 milionojn da Eŭroj jare por la angleparolanta koloniado de siaj mensoj, kaj la sola Italujo elspezas pli ol 60.”
“Krome, la rezolucio de la ĵus okazinta Kongreso de la Radikala Partio reasertis la fundamentan rajton de ĉiuj paroli kun la aliaj homoj sen privilegioj, la rajton je demokrata kaj justa lingva komunikado, konservanta la ekosistemon de la lingvoj, heredaĵo de la tuta homaro. La rezolucio rekonfirmis, inter alie, ankaŭ la devontigon de la PRNTT certigi formale la rajton de la homaro je alfabetigo en Esperanto kiel fundamenta kaj natura rajto, rekonita fare de la internacia kaj eŭropa leĝaro, de la transnacia komunumo kaj de la aliaj sidejoj kaj fontoj de la juro”, finas la Sekretario de ERA.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.