Torino 2006: Esperanto olimpika lingvo

Posted on in ERA Novaĵoj 5 view

Torino 2006: Esperanto olimpika lingvo
————————————–

Prezidantoj de UEA, Itala Esperanto Federacio kaj Torina Esperanto-Centro
skribis dum la pasintaj semajnoj leteron proponante, inter alie, la utiligon
de esperanto kiel oficiala lingvo por la vintraj olimpikaj ludoj kiuj okazos
en Torino en jaro 2006.

La letero estis sendita al chefaj politikaj instancoj kiuj nuntempe
kunordigas la organizadon de la ludoj.

La propono bazighas sur la konsidero ke la valoroj de paco, frateco kaj
solidareco inter popoloj estas komuna grundo inter Olimpikaj Ludoj kaj
Esperanto Movado.

Krom la propono akcepti esperanton inter la oficialaj lingvoj de la
Olimpiakaj Ludoj, esperanto movado starigis aliajn projektojn koncernantajn
la produktado de inform-materialo pri Torino kaj regiono Piemonte, tradukado
en esperanto de la ttt-paghoj de la Vintraj Ludoj, ktp.

Dum la venontaj tagoj komencos la lobiumado necesa por atingi konkretajn
rezuntojn.

La letero estas disponebla en la itala lingvo.

Francesco Amerio
Rete: f.amerio@libero.it

el [Informitale]


fonto: ret-info
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.