Taskodivido de la nova estraro de UEA

Posted on in ERA Novaĵoj 2 view

Taskodivido de la nova estraro de UEA

Post sia elekto en Pekino la membroj de la nova Estraro de UEA decidis pri
sia taskodivido, kiu bazigxas sur la agadkampoj, pri kiuj la estraranoj
esprimis interesigxon kaj pretecon, kiam ili ankoraux estis kandidatoj.

Prezidanto Renato Corsetti respondecas pri gxenerala planado, eksteraj
rilatoj kaj informado. Vicprezidanto Claude Nourmont transprenis la
agadkampojn kulturo kaj kongresoj, dum la fakon de gxenerala sekretario Ulla
Luin difinas sxia titolo. Same kiel en la antauxa Estraro, Ans Bakker-ten
Hagen respondecas en sia dua mandatperiodo pri financoj kaj administrado.
Kiel plian respondecon sxi transprenis la rilatojn kun TEJO. Maritza
Gutiérrez González estas estrarano pri landa agado, dum Yu Tao aparte
respondecas pri la agado en Azio kaj krome pri kreado de nova strukturo de
Amikoj de Esperanto. Al konata tereno revenas Amri Wandel, kiu havas en
sia dosierujo fakan kaj sciencan agadon, pri kiuj li okupigxis ankaux en la
Estraro de Lee Chong-Yeong en 1995-1998.

Neniu el la elektitaj estraranoj kandidatigxis por informado, pro kio
prezidanto Corsetti transprenis la estraran respondecon pri gxi. Por
malplipezigi lian ampleksan taskaron la Estraro elektis komitatanon Jukka
Pietiläinen kiel specialan komisiiton pri informado por funkcii kiel la
dekstra mano de la prezidanto sur tiu grava kampo.

el Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 185


fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu




Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.