Svislanda museo parolas (ankau) Esperanton

Posted on in Ni parolas Esperante 28 vedi

Bonan vesperon,
mi volus sciigi ke la Svisa Muzeo de la Ludoj, kie mi laboras, konsentis aldoni esperanton inter la lingvoj elekteblaj por vizitoj kaj laborgrupoj.

Visites commentées et ateliers
(Français, allemand, anglais, italien, russe, espagnol, portugais, espéranto):


http://www.museedujeu.com/site/index.php?option=com_content&task=view&id=13&Itemid=28

Unue, bonvole dissendu tiun informon.
Due, oni povus organizi esperantan grupon kiu vizitos ĝin. Mi povus kunordigi la aferon, kaj ĉiĉeroni. La vizito daŭras ĉirkaŭ 1 horo; alikaze estas ankaŭ temaj laborgrupoj kie oni lernas specifajn ludojn (afrikajn, ĉinajn, romiajn, faraonajn, ktp), kiuj daŭras 90 minutojn inkluzive de la vizito.
La muzeo, en mezepoka kastelo, konservas ĉarmegajn ekzemplerojn de ludoj antikvaj kaj modernaj el diversaj landoj (Barato, Afriko, Ĉinujo, ktp). Poste oni povas ankaŭ resti en la belega parko ĉirkaŭ la kastelo, aŭ aldoni alian programeron, kiel la proksima Kastelo de Chillon (Ŝijon), aŭ la Alimentarium de Nestlé.
Eventualaj interesiĝantoj povas kontakti : Cesco Reale, 076 234 18 43,
cescoreale@gmail.com

Amike,
Cesco

http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante/message/3128

Questo messaggio è stato modificato da: oltremare, 15 Gen 2010 – 12:36 [addsig]




0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.