Sukcesa konkurso en Svislando

Posted on in Ni parolas Esperante 25 vedi

En la grupo Ni parolas Esperante Renato Corsetti informis pri chi tiu bonega iniciato:

La gheneva grupo La Stelo lanchis kun subteno de Svisa Esperanto-Societo konkurson por 100 homoj kiuj pretas lerni Esperanton dum la venontaj monatoj:

http://www.concours-esperanto.ch/

La anonco esence diris: Kun la celo pruvi, ke Esperanto estas facile lernebla lingvo oni serchas junulojn, kiuj ek de nun ghis la 15-a de marto 2008 per iu ajn rimedo provos lerni la lingvon: libroj, kursoj, interreto, privatinstruisto ktp. La premioj varias inter 500 kaj 3000 svisaj frankoj. Por partopreni la konkurson oni devos sendi originalan 200-vortan tekston en Esperanto plej malfrue la 15-an de marto 2008 kaj partopreni ekzamenon je fino de marto 2008.

Fakte jam malmultajn tagojn post la lancho de la konkurso ni atingis la 100 alighojn! – Do ni havas jam la 100 kandidatojn kiuj nun studas la lingvon por partopreni en la premiado. Kaj nun ankorau daure venas pliaj interesuloj!!!

Do oni jam nun povas paroli pri la plej sukcesa kampanjo okazinta por Esperanto en Svislando de post la tempo kiam Lidia Zamenfom en la 20-aj jaroj faris sian prelegvojaghon!

Amike salutas Vin

Dietrich Weidmann, kunprezidanto de SES

[addsig]



0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.