Sporto, Pagano (Radikaluloj/ERA): Britio pro ekonomiaj interesoj partianiĝas kontraŭ EU supera potenco de la sporto

Posted on in ERA Novaĵoj 11 view

Sporto, Pagano (Radikaluloj/ERA): Britio pro ekonomiaj interesoj partianiĝas kontraŭ EU supera potenco de la sporto

Deklaro de Giorgio Pagano – Radikaluloj/ERA

"Britio, pro ekonomiaj interezoj, partianiĝas kontraŭ EU supera potenco de la sporto", deklaris Giorgio Pagano, Sekretario de la Esperanto Radikala Asocio.
"Nia kampanjo favore al la duobla flago estis komprenita de la eŭropa Parlamento. Multnombraj eŭropaj parlamentanoj, komencante ekde la italaj, kiuj prezentis favorajn amendojn, subtenas la alprenon de la duobla flago, nacia kaj eŭropa, dum la sportaj manifestacioj. La kalkulo de la medaloj ĉe la lastaj Olimpikoj rivelis Eŭropon, kiu, sinprezentante unuigita, estus sporta supera potenco tutmonda", esplikis Pagano. "La anglaj amendoj, tamen, kontraŭstaras ĉi tiun iniciaton akcentante la kompetentecon de la naciaj sportaj aŭtoritatoj. Oni referencas al ‘artifika trudordono de eŭropa identeco’. Kiel Radikaluloj, ni kontraŭas ĉi tiun persistan defendon de Eŭropo de la patrujoj kontraŭ la eŭropa patrujo, kiu estas transiranta gravan krizmomenton, kies radikoj estas rekonitaj ĉefe en gxia malunueco kaj diseriĝo", aldonis Pagano.
Koncerne ĉi tiun temon ni ne povas ne notigi la grandegajn ekonomiajn interesojn, kiujn Britio havas plutenante la nunan situacion de fragmentigo, ankaŭ el la sporta vidpunkto. La angloj eltiras, ekzemple, el la eksterlandaj rajtoj de la futbalo fakte sesoble pli ol nia lando, 562 milionoj kontraŭ 90. Ĉi tio okazas danke al la lingva monopolo kaj al la angleparolanta koloniado, kiu donas neegaligeblan avantaĝon al ĉiu ajn brita kultura produkto. Neniu meritokrata valoro en sporta kadro sukcesas kontraŭstari ĉi tiun mallojalan konkuradon. Ni subtenas Esperanton kiel federacia lingvo kaj la duoblan flagon dum la sportaj manifestacioj, por iu Eŭropa kun egalaj oportunecoj, kiu metas finon al Eŭropo de la ruzuloj", konkludis Sekretario de ERA.

Romo, la 30an de septembro 2011




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.