Sporto, Giorgio Pagano: «Definitiva jeso de la EP al la eŭropa dimensio de la sporto kaj al la duobla flago, granda rezulto radikala».

Posted on in ERA Novaĵoj 4 view

[fimg=left]https://www.eraonlus.it/4/bandiera_eu_olimpiadi.jpg[/fimg]Sporto, Giorgio Pagano (Radikaluloj/ERA): «Definitiva jeso de la EP al la eŭropa dimensio de la sporto kaj al la duobla flago, granda rezulto radikala».

«Tuj post la Olimpikoj en Pekino, rimarkante ke la sumo de la medaloj de la 27 ŝtatoj de EU estis preskaŭ triobla de la medaloj de Usono kaj Ĉinio, Esperanto Radikala Asocio iniciatis batalon por ke la sporto de la Unio akiru dum la sportaj konkursoj eŭropan dimension sur flagmastoj kaj trikotoj. Por ke ŝtatoj kaj atletoj de la Unio honoru sin per la doubla flago, nacia kaj eŭropa» ekkomencis la Sekretario de ERA.
«Ni ne sukcesis en Italio, post kiam ni longtempe batalis, manifestaciis, prezentis parlamentan demandojn kun la deputito Beltrandi, kolektis subskribojn de olimpikaj ĉampionoj kaj de komunaj civitanoj, obtenantaj la “neson” de Petrucci, de la Subsekretario Crimi kaj la neon de Pescante. Ni sukcesis nun danke al kataluna eŭropa parlamentano, Santiago Fisas, kies Raporto al la Eŭropa Parlamento estis aprobita hieraŭ kun tiu amendo pri la duobla flago, nacia kaj eŭropa, kiun la italaj eŭrodeputitaj Scurria kaj Costa prezentis laŭ peto de ERA, kaj kiun la Komisiono akceptis.
Por ni, radikaluloj kaj federistoj eŭropaj estas grava rezulto direkte al la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo. Tiom pli grava por la koheremo de Eŭropo dum momento de “amika milito” al la ununura supernacia mono en la mondo, la Eŭro» daŭrigis Giorgio Pagano.
«Esperanto Radikala Asocio komencos tujtuje diskonigi ĉi tiun decidon de la Eŭropa Parlamento al la asocioj, al la sportuloj kaj al la amantoj de la sporto, por ke ili petu ekde tuj la duoblan flagon dum la sportaj konkursoj kaj la atletoj mem honoru sin per ĝi.
Mi apelaciis finfine al la gazetaro, sporta kaj ne sporta, por ke iĝu probatalanto de la duobla flago kaj per tio la itala sporta akiru, inter la unuaj, la eŭropan dimension. De la komuna eŭropa patrio», konkludis Pagano.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.