Sporto – Aprobita de la EP la radikala amendo pri la duobla flago en la sportaj manifestacioj

Posted on in ERA Novaĵoj 5 view

Deklaro de Giorgio Pagano (Radikaluloj/ERA)

«La amendo proponita de la ERA, danke al la eŭroparlamentanoj Marco Scurria kaj Silvia Costa, kiuj konkrete iniciatis ĝin kaj kiujn mi kore dankas, estas aprobita fare de la Kultura Komisiono de la Eŭropa Parlamento. La rezolucio Pri la eŭropa dimensio de la sporto de la referanto Santiago Fisas Ayxelà ‘proponas, ke la eŭropa flago estu hisita okaze de la grandaj sportaj manifestacioj organizitaj sur la teritorio de la Unio kaj sugestas al la sportaj federacioj konsideri la ideon, ke ĝi estu elmontrita sur la trikotoj de la atletoj de la Ŝtatoj-membroj, flanke al la nacia flago; substrekas, ke temas pri tute laŭvola opcio kaj ke koncernus la Ŝtatojn-membrojn kaj la sportajn organizojn decidi, ĉu ili helpos sin per tia opcio’. Konkreta paŝo direkte al la afirmo de eŭropa patrio.

Mi esperas – daŭrigis Giorgio Pagano, sekretario de la Esperanto Radikala Asocio – ke la traktado en la Ĉambro de la Deputitoj meze de februaro povus esti mallonga kaj definitiva, por eltiri tujan profiton el la Rezolucio jam en la Olimpikoj de Londono, kiuj, ĝuste, okazos interne de la teritorio de la Unio. Ĉi tio igas aliflanke ankaŭ iomete ridinda la teritorian limon de la Unio starigitan en la Rezolucio. Mi opinias, male, ke, tiom pli prave, la duobla flago devus esti elmontrata en la sportaj manifestacioj ekstere de la teritorio de la Unio».

«Mi aldone kaptas la okazon apelacii al ĉiuj sportaj asocioj, profesiismaj kaj amatoraj, kaj al la amantoj de sporto ĝenerale, por ke ili mobiliziĝu por ke la itala sporto akiru ĉi tiun pli grandan dimension de Eŭropa Patrio», konkludis Pagano.

Romo, la 15an de decembro 2011




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.