Sep viroj el kvar kontinentoj igxis akademianoj

Posted on in ERA Novaĵoj 20 view

Sep viroj el kvar kontinentoj igxis akademianoj

Sep novaj akademianoj el kvar kontinentoj estis elektitaj en la jxusaj
elektoj al la Akademio de Esperanto. Cxiuj novaj akademianoj estas viroj.
Novaj anoj de la Akademio estas Dao Anh Kha, Marc Bavant, Gbeglo Koffi, Otto
Haszpra, Otto Prytz, Flavio Rebello kaj François Simonnet.

La membroj de la Akademio de Esperanto havas nauxjaran mandaton, kaj cxiun
trian jaron finigxas la mandat-periodo de unu triono el la akademianoj.
Sekve cxiun trian jaron okazas elektoj en kiuj vocxdonas nur akademianoj,
kaj tiam estas ankaux elektata la estraro de la Akademio. Cxi-foje estis
elektitaj ne dek kvin, sed dek ses akademianoj, cxar unu akademiano forpasis
dum la elektoj.

La 6-an de septembro estis finita la cxi-jara elekto-proceduro. Jam en junio
finigxis la unua balotado, en kiu estis elektitaj al la Akademio la jenaj
kandidatoj: Dao Anh Kha, Perla Ari-Martinelli, Marjorie Boulton, Michel Duc
Goninaz, Gbeglo Koffi, Otto Haszpra, Anna Lowenstein, Carmel Mallia, Sergio
Pokrovskij, Otto Prytz, François Simonnet, Amri Wandel, John Wells kaj Xie
Yuming.

El tiuj tute novaj akademianoj estas la veterana vjetnama esperantisto Dao
Anh Kha, antauxa estrarano de UEA Gbeglo Koffi el Togolando, la emerita
profesoro Otto Haszpra el Hungario, la norvega universitata instruisto Otto
Prytz kaj la franca gimnazia instruisto François Simonnet.

En la dua balotado, finita per kalkulado de la vocxoj la 3-an de septembro,
oni aldone elektis du akademianojn el inter tiuj, kiuj en la unua balotado
ne ricevis absolutan plimulton de la vocxoj. El sep kandidatoj estis
elektitaj Marc Bavant, franca ingxeniero kiu verkis matematikan vortaron kaj
Flavio Rebello, la direktoro de la ret-projekto Gxangalo, ambaux novaj
akademianoj.

El la akademianoj kiuj kandidatis ne estis reelektitaj Julius Balbin, Konisi
Gaku, Hitosi Gotoo kaj Johan Hammond Rosbach. Akademiano Georges Lagrange
forpasis dum la elekta proceduro. Johan Hammond Rosbach forpasis jam post la
fino de la elektoj.

El la akademianoj ne kandidatis por nova periodo la antauxa redaktoro de
Kontakto Sabira Stahlberg. Sxi estis akademiano nur dum 2001-2004. Inter la
kandidatoj kiuj ne jam estis akademianoj, ne esti elektita nur Laurynas
Skupas.

La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko
estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo
Esperanto kaj kontroli gxian evoluon.

La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 en la unua Universala
Kongreso de Esperanto, laux propono de Zamenhof, sed tiam sub la nomo
“Lingva Komitato”. La nomon “Akademio de Esperanto” portis unue supera
komisiono de la Lingva Komitato. En 1948 la Lingva Komitato kaj gxia
Akademio igxis unu instanco kun la nomo “Akademio de Esperanto”.

En 1999 la Akademio starigis specialan konsultan servon, al kiu povas turni
sin cxiu uzanto de Esperanto por ricevi konsilon aux rekomendon pri lingvaj
demandoj. La demandojn eblas sendi per speciala formularo en la retejo de la
Akademio.

Renato Corsetti estas ne nur la prezidanto de UEA, sed ankaux sekretario kaj
kasisto de la Akademio. Li opinias ke Esperanto bezonas sian Akademion.

– La signifo de la Akademio estas granda, cxar Esperanto, malgraux cxio,
estas lingvo ankoraux evoluanta, kaj oni povas gvidi tiun evoluon. Aliflanke
la Akademio havas tre malgrandajn rimedojn kaj bazigxas cxefe sur volontula
laboro.

Libera Folio: Cxu estas iuj formalaj postuloj por igxi akademiano?

– La formala postulo estas deklaro pri fideleco al la Fundamento.

La prezidanto de la Akademio nun estas Geraldo Mattos kaj vicprezidantoj
estas Christer Kiselman kaj Probal Das Gupta. Tamen post la jxusaj elektoj
devos esti elektita ankaux nova estraro. Tio laux Renato Corsetti okazos dum
la venontaj monatoj, antaux la fino de la jaro.

el libera folio


fonto: ret-info
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.