Romaoj kaj Sintioj (Radikaluloj/ERA): Lingvaj rajtoj por la popolo, kiu neniam deklaris militon al iu ajn

Posted on in ERA Novaĵoj 4 view

[fimg=left]http://www.democrazialinguistica.it/images/sinti_rom.jpg[/fimg]

Romaoj kaj Sintioj (Radikaluloj/ERA): Lingvaj rajtoj por la popolo, kiu neniam deklaris militon al iu ajn
Deklaro de Giorgio Pagano – Radikaluloj/ERA

“Estas tempo ke la ŝtato agnosku la lingvajn rajtojn de la popolo, kiu neniam deklaris militon al iu ajn”. Ĉi tiu estas la komento de la Sekretario de la Esperanto Radikala Asocio post la gazetara konferenco, kiu okazis en la Ĉambro de la Deputitoj kaj estis organizita de la Itala Federacio Romaoj kaj Sintioj je la fino de la nacia manifestacio antaŭ Montecitorio ĉi matene.

“Romaoj, Sintioj kaj Caminantoj estis ekskluditaj el la leĝo 482 pri la defendo de la historiaj lingvaj minoritatoj kaj ankaŭ la ebla rezulto de la itala ratifiko de la Eŭropa Ĉarto pri la regionaj aŭ minoritataj lingvoj, eĉ se subskribita en 2000, ŝajnas ege malproksima. La artikolo 6 de nia Konstitucio eksplicite diras ke “la Respubliko defendas per specifaj normoj la lingvajn minoritatojn” kaj tamen oni ne volas ankoraŭ doni justecon al unu el la plej antikvaj minoritatoj el la Lando, kun la skandalo de eŭropaj fondusoj al ili asignitaj kaj pri kiuj oni ne komprenas en kiujn poŝojn ili fine iras”, aldonis Pagano.

“Nun kiam Romaoj kaj Sintioj pruvis, ke ili kapablas esti unuecaj por peti de la Parlamento la rajton esti agnoskitaj kiel minoritato, la respondo de la institucioj ne devas esti atendota, aŭ ĉiuj italoj preterlasos grandan okazon de civilizo.
Kiel Esperanto Radikala Asocio ni opinias, ke ankaŭ la Ministro de la Egalaj Ŝancoj devas preni en grandan konsideron la eventon kaj la enhavojn evidentiĝintajn hodiaŭ, ankaŭ danke al la Esplora Raporto de la Komisiono Homaj Rajtoj de la Senato, kiu, kiel memorigis la Sekretario de la Komisiono, la radikala senatano Marco Perduca, lumigas realon, kiun demokrata lando ne povas ignori, konsiderante la novajn persekutojn, de kiuj ĉi tiuj popoloj estas viktimoj en aliaj eŭropaj landoj”, konkludis Pagano.

Romo, la 9an de novembro 2011




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.