Rezolucio de la Nitobe-Simpozio

Posted on in ERA Novaĵoj 8 view

Rezolucio de la Nitobe-Simpozio


Pri la Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj,
25-26 julio 2004, Pekino

La internaciaj partoprenintoj en la Nitobe-Simpozio pri la Lingvaj Problemoj
en Internaciaj Rilatoj, kiu okazis en Pekino, Chinio, dum 25-26 julio 2004,

– konstatante, ke demokratia kaj egalrajta lingva komunikado en internaciaj
rilatoj estas esenca por internacia interkomprenighado kaj paca kunvivado
surbaze de egalaj lingvaj rajtoj, kaj

– konstatante, ke lingvaj homaj rajtoj estas esenca faktoro de internaciaj
homaj rajtoj, kaj ke la nuna monda lingva ordo kiu estas regata de kelkaj au
unu dominaj etnaj lingvoj malhelpas demokratian kaj egalajn lingvajn
rajtojn, kaj

– alte taksante la favoran sintenon de la china registaro por la celoj de
egalaj internaciaj lingvaj rajtoj kaj de unueco en diverseco de malsamaj
kulturoj,

rezolucias:

1. ke serioza konsidero por starigi novan internacian lingvan ordon estas
necesa, kaj

2. ke Unuighintaj Nacioj diskutu pri la nuntempaj lingvaj problemoj en
internaciaj rilatoj dum unu el siaj kunsidoj, kaj starigu Porokazan
Laborgrupon pri la Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj por esplori la
nuntempajn internaciajn lingvajn problemojn kaj por rekomendi kiel plibonigi
la nunan internacian lingvan ordon, kaj

invitas, specife:

1. la chinan registaron kaj la registarojn de la membro-shtatoj de Europa
Unio rekomendi al la Ghenerala Sekretario de UN enmeti la temon “Lingvaj
Problemoj en Internaciaj Rilatoj” kiel tagorderon de unu el la venontaj
kunsidoj de UN, kaj

2. chiujn internaciajn organizojn, registarajn kaj ne-registarajn asociojn,
agantajn en internaciaj rilatoj, apogi la proponon studi kaj organizi
lingvajn eksperimentojn per universala help-lingvo por prepari justan kaj
demokratian novan internacian lingvan ordon.

Renato Corsetti

fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu




Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.