RAPORTO PRI LA MANIFESTACIO EUXROPA BUNTO 2004

Posted on in ERA Novaĵoj 3 view

RAPORTO PRI LA MANIFESTACIO EUXROPA BUNTO 2004

La 9-a de majo 2004 estis tre pozitiva tago pri pluraj aferoj.
Malgraux la distanco kaj la malbona vetero, pli ol 300 homoj kunamasigxis en
Strasburgo: la manifestaciintoj estis venintaj el cxiuj partoj de Francio
sed ankaux pluraj alvenis el Germanio, el Belgio, el Svislando, el Britio
kaj ecx el Serbio.

Ekde la 10-a horo, la partoprenintoj amasigxis progresive sur la Placo de la
Universitato. La alveno de la busoj el Bretonio kaj el Parizo estis aparte
rimarkita kaj cxiu estis kunportinta siajn banderolojn kaj aliajn tauxgajn
kostumojn por la manifestacio. La rendevua loko estis facile videbla dank'al
la bunta balonego, kiu superis la Placon de l'Universitato kun unu banderolo
EUROPA BUNTO alkrocxita lauxlonge de la balonega sxnuro.

Post kelkaj bonvenigaj vortoj de Denis-Serge Clopeau, pluraj partoprenantoj
salutis la publikon en sia gepatra lingvo. Oni tiam menciis la nomojn de la
33 asocioj, kiuj estis alportintaj sian subtenon al la manifestacio. La
koncerto de jOmO estis tre sxatita de cxiuj : liaj kantoj en diversaj
lingvoj donis iun certan etoson al la arangxo kaj tiklis la atenton de la
strasburga publiko cxeestanta en la proksimajxo.

La manifestacio ekis kun malfrueto cxirkaux la 14-a kaj duono. La
kunirantaro en la aleo de la Robertsau estis suficxe impona pro ties longeco
kaj ties multeco da banderoloj. Eblis auxdi interalie la sloganon « Euxropo,
estas la lingvoj unue, ne al diskriminacio, jes al komunikado! ». La pluvo,
kiu ekfalis ekde la duono de la marsxado, tamen ne senkuragxigis la
partoprenantojn, kiuj iris gxis antaux la Euxropa Parlamento. Tie, sub
suficxe forta pluvo, oni rapide konkludis la manifestacion kaj la
partoprenantoj disigxis cxirkaux la 16-a horo.

La tago ne estis tute finita cxar ankoraux estis la debato cxe la Euxropa
Parlamento. Tiu-cxi gxuste estis iom perturbita cxefe pro la sukceso de la «
tago de pordoj malfermitaj » cxe la Parlamento, kiu ricevis multe pli da
homoj ol antauxvidite kun 32000 vizitintoj.
Tamen, la debato estis bon-nivela. Gxin animis Gilbert Stammbach kaj la
diversaj invititoj okupigxis pri la demando « kiel eviti lingvan
diskriminacion kaj ebligi multlingvismon laux la fundamentaj tekstoj de la
Euxropa Unio? » antaux publiko de sepdeko da homoj.

La tago estis suficxe bone priparolita en la amasinformiloj: momento cxe la
televidkanalo France 3 Alsace, pluraj artikoloj en la regiona jxurnalo
Dernières Nouvelles d'Alsace, unu duon-pagxo en la oficiala programo de
“Strasburgo festas la 25-landan Euxropon”. La manifestacio estis menciita
cxe pluraj radio-stacioj, interalie France Bleu, kaj la euxska jxurnalo
Berria ecx dedicxis tri artikolojn pri EUROPA BUNTO.

Sébastien Erhard kaj Elodie Le Balc'h estis antauxpretigintaj enketon por
havi ideon pri la cxefaj motivoj de la manifestaciontoj. Surloke, pro
tempo-manko, nur dekduon da homoj oni sukcesis enketi, la ceteron oni
enketis inter la partoprenantoj de la Bretonia buso.

Tamen, videblas kelkaj interesaj observoj. La cxefa bedauxro de la
georganizintoj estas, ke partoprenis la manifestacion preskaux nur
esperantistaj asocioj. Nu, ankaux pluraj partoprenintoj diris al ni, ke ili
estus dezirintaj renkonti pli da asocioj pri lingvoj krom Esperanto. Gxuste,
oni rimarkas en la rezultoj de la enketo, ke pluraj estis unue venintaj por
defendi sian gepatran lingvon aux multlingvismo gxenerale, kvankam ili
cetere estas esperanto- parolantoj. Sed gxenerale, oni rimarkis, ke cxiuj
partoprenintoj estis tre kontentaj pri la tago tiagrade, ke cxiuj deziras,
ke la manifestacio reokazu dum venontaj jaroj. Tamen, cxu oni reokazigu gxin
samforme? cxu en la sama loko? cxu cxiujare? Kelkaj proponis Bruselon, kiel
ebla loko, aliaj sugestis interesan ideon: krome de granda unuiga
manifestacio, oni povus organizi samtage plurajn aliajn manifestaciojn pli
lokajn en kelkaj grandaj urboj de Euxropo. Tiaj lokaj manifestacioj estus
organizotaj vere kunlabore kun alilingvaj asocioj kaj ebligus al pli granda
nombro da homoj partopreni tiun tagon EUROPA BUNTO.

Ne hezitu sciigi al ni viajn opiniojn pri tiuj sugestoj skribante al
“europa.bunto@eraro.com”.

Fine, ni deziris danki cxiujn, kiuj agadis por tiu tago de la 9-a de majo
2004, precipe tiujn, kiuj loke agadis (organizado de busoj, pretigado de
banderoloj, ktp.) kaj kies helpo estis tre grava por la sukceso de tiu tago.
Gxis venonta fojo!

La georganizintoj

Denis-Serge Clopeau,
Sébastien Erhard,
Elodie Le Balc'h,
Gilbert Stammbach

——

PS : Troveblas fotoj pri la manifestacio kaj ankaux sonoj, la gazetaro kaj
la rezultoj de la enketo cxe la TTT-ejo http://www.europa-bunto.org

el [tradukado]

fonto: ret-info

[addsig]

0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.