Radikaluloj pridemandas la Registaron pri la tranĉo de la lingvo al la italoj en la milana Politekniko

Posted on in ERA Novaĵoj 2 view

Radikaluloj pridemandas la Registaron pri la tranĉo de la lingvo al la italoj en la milana Politekniko

Deklaroj de Marco Beltrand, radikala deputito, kaj Giorgio Pagano, Sekretario de ERA

 

«Ni diru ĉion – deklaris la deputito Beltrandi, unua subskribinto de la demando al la Registaro – oni ne povas permesi, ke italoj faru kontraŭ la samaj italoj tion, kiun la ĉinoj faras kontraŭ la tibetanoj aŭ la ujguroj por detrui iliajn kulturojn. La afero estas ŝtata intereso. Neniu anglosaksa popolo uzas alian lingvon por instrui ĝiajn lernantojn, male ekde 2004 Britio forigis la lernadon de iu ajn fremda lingvo. Lernigi niajn junulojn nur en la angla, en lingvo malaltdifina, kiel necese estas iu ajn ne-denaska lingvo, kondukas al defalo de la lernado mem. Tiel la Ŝtato ricevos de ŝtata Universitato duoblan damaĝon: malaltkvalitan lernadon kaj, kune, inĝenierojn, arkitektojn kaj industriajn desegnistojn malaltkvalitajn kaj mankajn de la itala profesia leksiko taŭga por komuniki kun samlandanoj kaj administracioj. La merkato, pri kiu parolas Azzone (Rektoro de la Milana Politekniko, n.d.t.), estas la sama, kiu hodiaŭ atakas la Eŭron, ĉar ĝi insidas la dolaron kiel monon de la internaciaj interŝanĝoj. La milito en Irako, krom ke ĝi estis bazita sur la mensogo de Bush kaj Blair, havis kiel duan celon ĝuste tion: meti finon al la petrola eŭro kaj remeti tien la petrolan dolaron. Se la Politekniko de Milano intencas subteni tian merkaton preparante niajn junajn inĝenierojn por fari verŝajne apenaŭ la geometrojn por la britaj aŭ usonaj inĝenieroj, tio ne ŝajnas al mi bela elpenso».

Liajn vortojn eĥas Giorgio Pagano, Sekretario de Esperanto Radikala Asocio, kiu ekde 25 jaroj batalas kontraŭ la lingvaj diskriminacioj: «Beltrandi pravas, Italio devas esti fiera pri siaj kulturaj kaj teknicaj riĉaĵoj. Neniu alia Lando en la mondo povas fieri pri iu Leonardo da Vinci. La sistemo Lando devas esti refunkciigita, kaj ne lasi ĝin detrui fare de tiu merkato, kiu klopodas detrui la Eŭron aŭ kiu vidas akcipitrojn de la financo kiel Singer, Paulon, Dart aŭ Sheehan diskuri senleĝe.

Se ne estus dramatika, tiu afero estus ridinda. En la anglosaksa leksiko sufiĉe granda parto de la teknika terminaro pri arta kaj arkitekta restaŭrado eĉ ne ekzistas. Elspezi 3 milionojn kaj 200 mil eŭrojn por kolonii universitaton estas frenezaĵo – daŭrigas Pagano – la Politekniko devas labori por la altega kvalito de siaj italaj docentoj kaj de la instruado. Ĝi ekipiĝu por lerni la italan al fremduloj per avangardaj metodikoj, strebante al sinergio kun la Italaj Institutoj pri kulturo eksterlande kaj kun la Dante Alighieri, preparante la fremdajn studentojn jam en iliaj originaj landoj.

Ĉi tiu estas lando kiu devas reflori, ne perei – konkludis la Sekretario de ERA – la Ministro Profumo establu la studado de la kreo de la universitataj Polusoj de la Belo, kaj de la bono, kie konverĝu la altkvalita instruado pri industria desegno, arkitekturo, arto, musiko, kuirarto… Ni havos studentojn el la tuta mondo, kiuj volas veni al la Bela Lando por la bela kaj bona vivo! Kaj, koncerne demokratio, kaj ne merkato de la anglo-usona demokratioj, eltiru de la tirkestoj de la Ministerio tiun studaĵo pri Esperanto, eŭropa kaj monda federacia lingvo, kiun oni kaŝas tie ekde 17 jaroj.

 

Romo, la 21an de Majo 2012




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.