Radikaluloj, letero de Pagano (ERA) al la universitataj rektoroj en la 80a datreveno de ĵuro je fideleco al la faŝismo.

Posted on in ERA Novaĵoj 3 view

La 28an de aŭgusto 1931 – la 28an de aŭgusto 2011, okaze de la 80a datreveno de ĵuro je fideleco al la faŝismo, la Sekretario de “Esperanto” Radikala Asocio forsendas leteron al la rektoroj de la italaj universitatoj por informi ilin pri la “alianaciistaj” faktoj, kiuj vidas ilin farintoj de la plej grandaj fenomenoj de koloniado, kiujn Italio havis ekde la Unuiĝo de Italio.

Konsiderante ke la mondo de instruado jam ekde 1995, per la ministeria Cirkulero 126, kiu aneksis pezegan esperantistan studaĵon pri la demokrata vojo direkte al internaciigo, havis je dispono la analizajn instrumentojn alternativajn al la kolonigo de la angla lingvo, nun oni devas esti serioze maltrankvila pro iu speco de ĵuro kaŝita kiun la rektoroj ŝajnas pluteni vidalvide al fremdaj perfortaj potencoj kaj kontraŭagaj al la italaj kaj eŭropaj avantaĝoj kaj kiuj vidas ilin farintoj de submetiteco anstataŭ ol pledantoj por lingva kaj kultura demokratio de la tuta mondo.
La Sekretario de ERA substrekas krome la terurajn ekonomiajn kaj sociajn malavantaĝojn, kiujn nia lando kaj niaj junuloj pagas por ke la jam fortaj potencoj iĝu ankoraŭ pli per-fortaj.
Situacio de kunlaborado kun malamiko, kiu riskas esti ankoraŭ pli grava ol tiu, kiu estis travivita en Francio dum la naziismo kaj kiu ne povos ne havi en denove demokrata estonto analogajn sekvojn, eĉ punajn.
Giorgio Pagano ne preterlasas la punadojn, denoncitajn antaŭ nelonge eĉ fare de “Corriere della Sera”, por la itala eldonindustrio jam en la sistemo de juĝado alprenita de ANVUR, kaj priskribas la staton de la avantaĝoj de la esperantista solvo el demokrata ekonomia kaj socia vidpunkto. La letero finiĝas petante de la rektoroj malfermi tuj katedrojn de Internacia Lingvo (nomata Esperanto) en iliaj universitatoj kaj startigi kunvenojn kaj studentajn asembleojn pri lingva demokratio. En epoko de tutmondigo Esperanto konturiĝas kiel tute aŭtentika homa rajto kaj ĉi tiu noviga alvenpunkto de demokratio devas esti eksportata tuj en la mondon.

Romo, la 28an de aŭgusto 2011




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.