Radikaluloj kaj Esperanto en la blogo de Martigro

Posted on in Ni parolas Esperante 24 vedi

Mi trovis blogon skribitan de esperantisto partopreninta en radikala kunveno en Bruselo:
—————————————————————-
2003/12/12 Radikale en Bruselo

FAKTOJ

2003.12.07: Kunveno de Partio Radikala en hotelo de Bruselo – kunestis ~400 homoj. Dum la ĝenerala kunsido, inter aliaj temoj, la programo enhavis paroladojn pri esperanto kaj en esperanto. Unu el la 4 komisionoj kiuj kunvenis en dua parto de la tago estis pri 'Federala Eŭropa Lingvo'; kunestis ~50-60 homoj, celante starigo de 'komisiono por la eksperimentado de internacia lingvo en Eŭropa Unio'. Ĉiam haveblis (tre profesian) tradukadon al kaj de esperanto.
(detalojn kaj paroladojn troveblas ĉe
Partio Radikala)

2003.12.08: Kunveno ĉe la Eŭropa Parlamentejo. Denove haveblis tradukadon al kaj de esperanto, kio verŝajne okazis la unua fojo en la historio de la eŭropa parlamento…

———–
ENKONDUKE

mi deziras per ĉitiaj linioj iom transdoni miajn personajn impresojn pri la tuta vojaĝo al Bruselo kaj ne nur pri la kreado de komisionon… (krome mi provos ĉitian ideon pri publikigo per blogo!)

mi ŝatus iom paroli pri:
– Partio Radikala (PR): kion ĝi defendas? kial 'radikala'?
– politiko kaj esperanto: ĉu malkongruaj aferoj?
– homoj malantaŭ 'esperanto' en la PR
– …
– komisiono

ek do:

PARTIO RADIKALA [TRANSNACIA]

jes, la nomo 'radikala' iom timigas pacemajn homojn… almenaŭ en ĉi tiu landoparto!

mi ja konfesis mian neradikalemon (eĉ publike antaŭanoncita). Mi ne povas ne konfesi ke mia impreso pri (ĉi tiuj) radikaluloj estas nun pozitiva, post ĉi tiu unua kontakto.

kian partion mi aliĝu se mi volas defendi homajn rajton, medion aŭ demokration en la tuta mondo? vere, la dekstra/maldekstra divido ne plu taŭgas por respondo al ĉi tiuj problemoj…

evidentas ke la 'klasikaj' partioj uzas fojfoje ĉi tiajn temojn, sed oni plejparte komprenas ke ili estas ŝikaj sloganoj ne vere kongruaj kun la ĉefaj ideologioj.

post iom da pripensado, mi ja povas diri, ekzemple, ke mi estas radikale kontraŭ la mortpuno, ĉu en Ĉinio, Usono aŭ alilande. Multaj mediaj problemoj (ekz. fiŝa elĉerpiĝo, dezertiĝo…) riskas fariĝi eĉ vivminaca por multaj homoj, se oni ne radikale alfrontas ilin pro balotkialoj. Kiuj el niaj gravaj politikistoj aŭdacas defendi tiajn ideojn?

Bone, nun, en ĉi tiu kunteksto, 'radikala' signifas ion alian! Tamen oni aŭdis plurajn voĉojn pledante (en la kadro de estonta eŭropa partio) por ŝanĝo al 'radikala-liberala' – sendube 'liberala' estas ja tro klasika kaj krome ne transdonus tiu ideo de 'tre malsama'…

Tia partio, malfermata al novaj ideoj, nepostulante ekskluzivan aliĝon, ebligante malsamajn opiniojn inter siaj membroj, iĝis al mi tre alloga!

Ĝi kungluas tamen strangajn homojn kiuj defendas:
– Orienta Timoro, Orienta Turkestanujo, Ĉeĉenujo (sed ne Palestino…)
– Usona demokratio ĉie; sed ankaŭ kontraŭ-mortpuno kaj kontraŭ-klerikismo (God ble$$ America)
– Israelujo en Eŭropa Unio (eĉ se por ĉiu israelano mortigita de palestinana fanatikulo, estas 4 palestinanoj mortigita laŭ instruoj de la israela registaro)
– esperanto en la Eŭropa Unio kaj ne nur…

Questo messaggio è stato modificato da: oltremare, 15 Nov 2005 – 22:52 [addsig]




0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.