Propono por eksperimento

Kio estu la celo de la eksperimento?

Ni vivas en tre evoluinta socio. Tie la labordivido estas de granda mezuro. Cxiuj agadoj bezonas amason da specialaj esprimoj. Oni ecx en sia propra lingvo ne estas certaj pri diversaj fakaj esperimoj, oni povas nur enklasi tiujn en svagajn kategoriojn. La elformado de scienca kategoriado bezonus multe da klopodoj. Same la administrada lingvo en EU. Almenaux sen la multflanka apogo, kion la aliaj lingvoj ricevis dum jardekoj. Ni devas resti en la mondo de la cxiutagaj okazajxoj. Sed ankau tiu cxi tereno donas al ni multe da farendajxo. En Euxropo la cxiutaga kontakto de ordinaraj homoj kun diversaj nacioj estos cxiam pli ofta. Mi proponas, ke ni celu tiun cxi sektoron de la komunikada merkato. En tiu sektoro kalkuligxas la instruado: infanoj, junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Ni klopodu kontentigu la realajn bezonojn de tiuj homoj.

Kion bezonas niaj alcelataj personoj?

Infanoj inter 6-10 jaroj.

La infanoj en baza lernejo tre volonte akceptas la proponojn de plenkreskuloj. Vidu la eksperimenton de Talento-lernejo en Budaörs, tie la 6-jaruloj entuziasme sekvis la kurson pri Esperanto, estis fervoraj en la interpretista ludo, ili lernis sorobanon, kaligrafion. Cxe tiuj infanoj oni povas demonstri ke Esperanto estas facile ellernebla kaj Esperanto evoluigas intelekton kaj emocion.
Proponata tempodauxro: super 240 horoj kaj poste ili lernu ion per Esperanto.

Infanoj inter 10-14 jaroj

Iom pli agxaj infanoj jam vigle interesigxas ne nur pri siaj samklasanoj, sed ankaux pri fremdaj infanoj. Cxe ili la komuna instruado de Esperanto kun alilandaj infanoj kontentigas naturan scivolon. La kuna lernado estu kerna elemento. La eksperimentoj de Tisljar tion pruvis. La infanoj ricevas la travivajxon paroli kun alilingvaj infanoj.
Proponata tempodauxro: 20-40 horoj. Ili povu kune pasigi tempon kun samagxuloj.

Junuloj inter 14-18

Ili komencas konsciigxi pri tio, ke multaj junuloj estas malsukcesaj en la lingvolernado. Cxe ili gravas la sukcestravivajxo. Por bone regi lingvon Esperanto ili bezonas cxirkaux 100-horan lernadon. Ili jam kapablus lerni Esperanton pere de Esperanto, sed kun plenkreskula helpo. Mi spertis, ke 17-jara junulo povis sukcesi en supera sxtata lingvoekzameno de Esperanto. Li estis helpata de bona instruisto, sed la sukceso dankigxis cxefe al la uzo de Interreto, babila kanalo. Esperanto donas al ili konscienc-refirmigon, amikecajn rilatojn. Tia eksperimento estus iel la inversigo de ‘propedeuxtika valoro de Esperanto’. Tio havus sanigan efikon je la turmentitoj de lingvolernado. En Hungario fakte tio okazas, la studentoj en la lasta jaro de altlernejo provas plenumi la postulojn por deviga lingvoekzameno per Esperanto.

Junuloj super 18 jaroj

La junaj plenkreskuloj certe jam scias unu aux du fremdajn lingvojn.  Ili kapablas legi simplan Esperantlingvan tekston kun vortaro. Mia eksperimento tion pruvis. Tie la studentoj de filologiaj fakoj povis senpere uzi Esperanton sen antauxa lernado por konatigxi kun la hejmpagxredaktado. Vidu:

http://www.geocities.com/esperantofako1

Certigi cirkonstancojn por scienca eksperimento.

Se ni rigardas la bezonatajn homfortojn, administrajn barojn por sukcesa eksperimento, versxajne ni povos konsenti, ke ju pli agxaj estas la infanoj, des pli facile ili estas alproksimigeblaj por instruado.

Trarigardinte la eksperimentojn, oni trovas, ke estis multe da malfacilajxoj. Malgraux tiuj malfacilajxoj ili montris al ni, en kiu spekto ni povas plani niajn eksperimentojn.

La utiligeblaj homfortoj, rimedoj akiritaj el la pasintaj eksperimentoj:

Por 6-10 jaruloj

La instruistaro de Talento-lernejo: Péter Rados, Esperantina Mirska, Balázs Wacha, András Lukács.

Por 10-14 jaruloj

Unua kvinlanda eksperimento: kelke da faklaborajxoj kaj prilaborintoj ankoraux aktivaj: Márta Kovács, Anna Besenyei, Ilona Sirkó

Dua kvinlanda eksperimento bone dokumentita: Libro de Sonnabend
Science prilaborita eksperimento de Tisljar
Science prilaborita eksperimento de EKPAROLI

14-18 jaruloj

En kelkaj lokoj en Hungario oni fakultative lernas Esperanton en mezlernejoj.
La Interretaj kursoj: lernu.net, ktp.

18-30 jaruloj

En 60 universitatoj estas instruata Esperanto por kreditpoentoj.

Profesinivela kurso por hungaroj en Interreto (Szilvási).

Plurmil hungaraj gejunuloj post 80-200 horoj da lernado faris/faras sukcesan mezan sxtatan ekzamenon. (En la jaro 2002  partoprenis sxtatan skriban ekzamenon pri Esperanto 3449 personoj, el kiuj 2372 estis inter 18-30 jaroj. Duono de la partoprenintoj sukcesis en la ekzameno).

Spertoj de amasaj superintensaj kursoj kaj nun funkcianta lingvolernejo (Jozefo Horváth).

Kun amikaj salutoj

BUJDOSÓ Iván
lekciisto de Esperanto-fako
Universitato ELTE

2 Comments

E.R.A.
E.R.A.

Ivano skribis:

> Vi povas informigxi pri la elsperimento en la pagxo:

www.internacialingvo.org

dankon, mi legis pli-malpli cxion tie nun, tre interese!

mi volas demandi pri via "Propono por eksperimento":

> Infanoj inter 10-14 jaroj

> Proponata tempodauxro: 20-40 horoj. Ili povu kune pasigi tempon kun

samagxuloj.

nur 20-40 horoj? sonas kiel tre malmulte se la celo estas ke ili lernu

E-on...

> En iu el miaj kontribuoj mi skizis miajn ideojn, nome ke se ni akiros

EU-monon, ni povos trovi lernejojn, kiuj certigas la kondicxojn por sukcesa,

science bazita eksperimento.

kaj kiam vi ekscios pri la ev EU-mono? mi imagas ke ESF ankaux povus doni

monon al la projekto, cxu vi jam kontaktis ilin pri gxi?

> En la eksperimentoj la cxefa problemo estis la neintereso de lernejoj

(Australio, la dua kvinlanda (Sonnabend), ktp). Mi sxatus, se ni povus trovi

tian eksperimenton, kiu kontentigas ian bezonon de la studentoj.

mi auxdis malmulte pri via eksperimentoplano en la E-movado... cxu vi planas

verki artikolon pri gxi por la revuo Esperanto, Libera Folio ktp?

> Mi mencias ke mi provas instigi miajn studentojn, ke ili uzu la eblecon de

'lernu.net'.Mi vidas eblecon, ke la datumoj de lernantoj povus montri la

tempon por alproprigi Esperanton.

dankon! kelkaj hungaroj nun tradukas "lernu!" en la hungaran. se vi havas

tempon kaj emon helpi pri tio la ligilo estas www.lernu.net/tradukado (lernu

/ tibeto).

> Alia granda eksperimento estas la ekzamenitoj en Hungario pri Esperanto

laux profesiaj kriterioj. (en 2003 estis 6913 homoj). Ili lernas por la

meznivela sxtate aprobita lingvoekzameno 100-200 horojn.

mirinda afero... sed miakomprene malmultaj el tiuj poste uzas E-on. tamen

bele ke ekzistas tiu instruado!

mi volonte iel helpus al la projekto pri eksperimentado! sed mi ne certas

kiel... se vi havas iun ideon, bv skribi al mi.

amike,

hokan

ps. cxu ne estus bone dum la ILEI-konferenco havi kunsidojn pri KEILEU?

E.R.A.
E.R.A.

PRI MONO: ne estas Europ-Unio kiu pagas, sed la membrshtatoj pere de la lernejoj kiuj volas partopreni la eksperimentadon. Mi ne kredas ke KEILEU devus demandi kaj administri monon.

PRI ARTIKOLOJ: jes ni skribos kiam la plano estos preta

PRI ILEI-konferenco : jes estus bona ideo. Chu eventuale prof. Bujdoso (aux aliaj) jam planis iri tien por aliaj kialoj?

kore

Michele

You need or account to post comment.