PROPONO DE REZOLUCIO PRI KOMUNIKADO EN LA INSTITUCIOJ KAJ INTER LA CIVITANOJ DE LA UNIO

Posted on in ERA ĉe UNO 6 view

PROPONO DE REZOLUCIO PRI KOMUNIKADO EN LA INSTITUCIOJ KAJ INTER LA CIVITANOJ DE LA UNIO

La Eŭropa Parlamento

  1. Memorigante, ke la Traktato de Maastricht kaj, en 1995, la Eŭropa Konsilio, emfazis, kiel grava por la Unio estas ĝia lingva diverseco, baza elemento de la eŭropaj identecoj kaj de ĝia komuna kultura heredaĵo;
  2. Memorigante, ke ke la lingva problemo povus en la estonteco minaci la cultura koheron de la Unio
  3. Memorigante, ke artikolo 27 de la Konvencio pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj de 1976, kaj la Deklaro pri la Personaj Rajtoj, akceptita de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la 21-an de februaro 1992, agnoskas, ke la membroj de lingvaj minoritatoj rajtas uzi siajn lingvojn;
  4. Atentigante, ke la traduk- kaj interpret-kostoj de la laboro de la eŭropa Parlamento atingas 33% de ĝia buĝeto;
  5. Atentigante, ke interrompoj pro traduk-eraroj esta ĉiam pli oftaj dum la voĉdonadoj kaj en aliaj gravaj proceduraĵoj;
  6. Atentigante, ke la baldaŭa plilarĝigo de la Eŭropa Unio al Ĉeĥio, Hungario, Kipro, Malto, Pollando kreskigos de 11 al 16 la nombron de la oficialaj lingvoj, tiel ke la lingvo-duopoj kreskos de la nunaj 110 ĝis 210 (kaj la malta lingvo ne estas inkluzivita);
  7. Atentigante, ke per la posta plilarĝigo de la Eŭropa Unio al Estonio, Latvio, Litovio, Slovenio, la oficialaj lingvoj kreskos de 15 ĝis 19, kaj la lingvo-duopoj iĝos 342;
  8. Atentigante, ke, per aldono de aliaj Centr-Orientaj ŝtatoj kiel Albanio, Bosnio, Bulgario,Kroatio, Rumanio, Serbio, Slovakio, la oficialaj lingvoj iĝus 25 kaj la lingvo-duopoj 600;
  9. Atentigante, ke, kun 25 lingvoj, proksimume la maksimumo atingebla, la servo por interpretado kaj tradukado devos pritrakti 6 malsamajn lingvo-familiojn.
  10. Atentigante, ke tiaj postaj plilarĝiĝoj kaj la konsekvenca pliiĝo de la lingvonombro plue influos ne nur la Parlamentan buĝeton, sed la funkciadon mem de la traduka kaj interpreta servo, kiel hodiaŭ organizita;
  11. Atentigante, ke jam nun du naciaj oficialaj lingvoj, la gaela kaj la luksemburgia, ne estas tradukataj nek interpretataj ĉe la institucioj de la Eŭropa Unio.
  12. Atentigante, ke aliaj lingvoj, kiel la eŭska kaj la kataluna, oficiale uzataj en siaj regionoj, ne estas akceptataj kiel oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio, kvankam parolataj de pli multe da personoj ol kelkaj oficialaj lingvoj de la Unio;
  13. Atentigante, ke interne de la nunaj landlimoj de la Unio vivas aliaj lingvaj komunumoj, kiel la alzaca, la frisa, la kimra, la korsika, la sardinia ,la okcitana;
  14. Atentigante, ke interne de la Eŭropa Unio ekzistas lingvoj parolataj de gravaj transnaciaj minoritatoj, kiel la lingvoj jida, romaa kaj sintia;
  15. Atentigante, ke kun 11 oficialaj lingvoj la uzado de pontolingvo en la sistemo de traduko kaj interpreto limigus la nombron da lingvoduopoj de la nunaj 110 al 24, dum en la kadro de 25 oficialaj lingvoj tiaj duopoj ne estus 600 sed 50;
  16. Memorigante, ke dum unujarcenta vivlongo esperanto montriĝis ilo simpla kaj efika, ketante ĉiujn civitanojn en la samajn kondiĉojn por komunikado;
  17. Memorigante, ke esperanto ne konkurencas kun la etnaj lingvoj, kaj tial gardas la dignon kaj la vivon de ĉiuj ekzistantaj lingvoj;
  18. Memorigante, ke en tri malsamaj okazoj (en 1954, 1985 kaj 1993) UNESKO oficiale rimarkigis la gravecon akiritan de esperanto kiel ilo favoranta la pacon kaj la aliajn celojn de UNESKO;

 




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.