Pri la kandidatigxoj cxe UEA

Posted on in ERA Novaĵoj 2 view

Pri la kandidatigxoj cxe UEA
—————————-

Renato Corsetti kandidatas por dua periodo kiel prezidanto de UEA. Ne estas
aliaj kandidatoj por tiu posteno. La estraron forlasos Chong, Gbeglo, Lipari
kaj Tonkin. “Nia movado versxajne ne estas preta por vera elekto-kampanjo
kaj por konkuro interpersona”, komentas Edwige Tantin-Ackermann.
En sia raporto, dissendita al la komitato de UEA, la elekta komisiono
proponas ke Renato Corsetti dauxrigu kiel prezidanto. Kiel vic-prezidanton
la elekta komisiono volas vidi s-ron Ivo Osibov, la nunan gxeneralan
sekretarion de UEA. La lokon de Osibov kiel gxenerala sekretario laux la
sama propono prenos s-ino Ulla Luin el Svedio. La elekto de Corsetti, Osibov
kaj Luin sxajnas en la praktiko certa, cxar por tiuj tri postenoj ne estas
proponataj alternativaj kandidatoj.

La estraron evidente forlasos la nunaj vic-prezidantoj Humphrey Tonkin kaj
Lee Chong-Yeong – iliaj nomoj ne estas menciitaj en la propono de la
elekto-komisiono. Same foriros la estraranoj Gbeglo Koffi kaj Michela
Lipari.

La 26-an de majo la raporto estis publikigita en la retejo de UEA. Tie
aperis ankaux prezentoj de la kandidatoj.

Krom Corsetti kaj Osibov, el la nunaj estraranoj rekandidatas Ans Bakker-ten
Hagen (nun estrarano pri financoj kaj administrado) kaj Andrej Grigorjevskij
(nun estrarano pri informado). Tamen ilia reelekto ne estas certa.

Aldone al Ulla Luin, kies elekto sxajnas certa, novaj nomoj estas Maritza
Gutierrez Gonzales, Claude Nourmont, Amri Wandel kaj Yu Tao. S-ino Gutierrez
estas jxurnalisto el Havano kaj komitatano A por Kubo. Claude Nourmont estas
bibliotekisto logxanta en Luksemburgio, sed komitatano A por Francio, kaj
vicprezidanto de la landa asocio de UEA en Francio. Amri Wandel estas
astronomiisto el Israelo, komitatano B kaj antauxa estrarano de UEA. Yu Tao
estas komitatano A por Cxinio, kaj gxenerala sekretario de Cxina
Esperanto-Ligo.

Entute estas do naux kandidatoj, el kiuj Corsetti, Luin kaj Osibov estos
auxtomate elektitaj, se la propono de la elekta komisiono restos la sola.
Restas ses pliaj kandidatoj, el kiuj la komitato laux la propono devos
elekti kvar. La elekta komisiono do komplete malsukcesis en sia deklarita
intenco, ke por cxiu estrara posteno estu minimume du kandidatoj.

– Nia movado versxajne ne estas preta por vera elekto-kampanjo kaj por
konkuro interpersona, komentis Edwige Tantin-Ackermann en la raporto de la
elekta komisiono.

La propono de la elekta komisiono jam kauxzis intensan diskuton.

– Laux mi, la komisiono simple ne plenumis sian laboron, kaj necesas ke la
komitatanoj proponu aliajn tauxgajn kandidatojn, opiniis Yves Bellefeuille.

– Povas esti ke la Komisiono ne plenumis sian laboron, tre bone. En Pekino,
la Komitato elektos alian Elektan Komisionon, pli kapablan, kun magiaj
povoj, respondis Edwige Tantin-Ackermann en la retposxta listo de la
komitato.

Laux Edwige Tantin-Ackermann, kiu estas la plej aktiva membro de la elekta
komisiono, la komisiono faris cxion eblan por trovi multajn kandidatojn, sed
tio ne suficxis, cxar neniu volis kandidati.

– Cxu oni kandidatigu kiun ajn, nur ke estu pluraj nomoj inter kiuj elekti,
sxi miras.

Estas interese, ke neniu el la kandidatoj por B-komitataneco, kiuj publike
deklaris ke ili pretas kandidati ankaux por la estraro de UEA, ricevis lokon
en la listo de kandidatoj. (Ja ricevis lokon inter la kandidatoj Ivo Osibov
kaj Amri Wandel, sed ili jam estas komitatanoj.)

Laux Edwige Tantin-Ackermann pri la senalternativa elekto kulpas unuavice la
tro pasiva komitato.

– Ankaux mi legis en Libera Folio pri preteco de kelkaj personoj
kandidatigxi por la Estraro. Sed Libera Folio ne estas la Elekta Komisiono.
Al tiu cxi oni devas anoncigxi, prezenti la necesajn subtenojn, simple sekvi
la preskribojn de la Regularo.

Male ol en antauxaj jaroj, la elekta komisiono cxi-foje alprenis tre pasivan
rolon. Anstataux aktive labori, por ke kapablaj homoj, kiuj anoncis sian
pretecon kandidati, ricevu subtenon de komitatanoj, gxi nur faris
gxeneralajn alvokojn.

– Bedauxrinde, malgraux ke kelkfoje mi pere de tiu cxi listo pusxis al
kandidatigo, tio ne efikis, lamentas Edwige Tantin-Ackermann en la komitata
retposxta listo.

La elekta regularo evidente havas internajn kontrauxdirojn, cxar aliaj
kandidatoj, ol tiuj menciitaj en la listo de la elekto-komisiono, rajtos
esti proponitaj dum la komitata kunsido nur, se la komitato unue malakceptis
la kandidatojn proponitajn. Do, cxiuj kandidatoj estas egalaj, sed kelkaj
estas pli egalaj.

Tamen, se la komitato ial ne estus kontenta pri la propono de la
elekto-komisiono, gxi efektive povas elekti inter si pliajn kandidatojn, kaj
tio ja okazis de tempo al tempo.

Laux la elekta regularo, aldona kandidatigxo principe devus okazi busxe, en
la komitata kunsido kie la nova kandidato mem cxeestu kaj prezentu siajn
movadajn celojn. En escepta okazo la komitato rajtas akcepti ankaux la
kandidatigxon de necxeestanta persono, se gxi disponas pri suficxaj
informoj.
Ne estas klare, kion signifas “escepta kazo”.

el [libera folio]

fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu

kon kuro interpersona, komentis Edwige Tantin-Ackermann en la raporto de la

[addsig]

0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.