Pri fonto

Posted on in ERA Novaĵoj 8 view

Pri FONTO

Rezulte de kriza financa situacio komence de 2004, la literatura revuo FONTO
(Brazilo), kiu devus eniri sian 24-an jaron, dumlonge ne povis aperi.
Kelkaj ecx jam supozis gxin morta.

Tio estus grava kultura perdo por nia Internacia Lingvo, cxar FONTO estas
unika: skole kaj politike sendependa, 12 numeroj jare, kun pluraj famaj
auxtoro-nomoj sed ofte ankaux kun novaj talentoj.

Nun tamen, la numeroj januaro/februaro kaj septembro/oktobro (Belartaj
Konkursoj de UEA) estas presotaj por baldaux forvojagxi al la abonantoj. La
ceteraj numeroj, kiuj cxiam ekspedigxas en duopoj por sxpari sendokostojn,
iom post iom devos sekvi.

Antaux la fino de 2004 ni esperas, ke ni rekaptos la kutiman ritmon.

Novaj abonoj eblas je UEA-konto bays-f – kun samtempa retposxta averto pri
la pago al gerrit.en.madzy@planet.nl. Cxiu jarkolekto, ankaux de la pasintaj
jaroj, kostas po 30 euxroj.

Cxe eldonejo FONTO – kiel kutime – plu aperos novaj valoraj libroj.

Gerrit Berveling
redaktoro de FONTO.
“gerrit.en.madzy” <­gerrit.en.madzy@planet.nl>

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.