POSTKONGRESO EN CXEBOKSARI (18-22.07.2004)

Posted on in ERA Novaĵoj 11 view

POSTKONGRESO EN CXEBOKSARI (18-22.07.2004)


De la 18-a gxis la 22-a de julio en urbo Cxeboksari pasis postkongreso.
Tiu cxi postkongreso estis unu el la lastaj pasxoj de IJK kaj donis eblon al
partoprenantoj konatigxi kun la cxuvasxa kulturo kaj laboro de cxeboksaraj
Esperanto-organizoj.

En la postkongreso partoprenis 90 homoj el kiuj 27 estis el 15 landoj kaj 10
homoj estis el 6 urboj de Rusio. Programo de la postkongreso estis dividita
al du partoj: ekskursa kaj aktiviga. Por konatigxo kun urbo kaj kulturo
okazis ekskurso, ronda tablo pri cxuvasxa lingvo, vespera koncerto de
cxuvasxa folkloro. Gastoj havis eblon viziti urban konfitan fabrikon
“Akkond” kaj mangxi jxus kuiritajn dolcxajxojn, vidi metiejojn de la
cxuvasxa pentristo Praski Vitti kaj partopreni programon de Rusa Balo.
Enkadre de “Rusa balo” estis preparita teatrajxeto “Mevo Gxonatan
Livingston” laux libro de R. Bach, prezentita rusa romanco.

Enkadre de aktiviga parto de PK okazis gazetara konferenco cxe Sxtata
Departamento pri junularaj aferoj post kiu informoj pri PK aperis en
5 urbaj kaj sxtataj amaskomunikiloj. En la du lastaj tagoj estis organizitaj
du vizitoj al infanaj someraj tendaroj. En lingvistika tendaro
“Sodrujxestvo” infanoj auxskultis pri Esperanto en tri lingvaj
rondoj: la rusa, la angla kaj la franca. En bazejo “Cxajka” okazis malgranda
festivalo de lingvoj kaj kulturoj. Post la programo en tendaroj okazis
prezento de la aktivajxoj de la Junulara Esperanto-Asocio de Cxuvasxa
Respubliko kaj de la Cxeboksara Esperanto-centro. Dauxre ni parolis pri
eventuala kunlaboro inter JEACxR, CxEC kaj aliurbaj, alilandaj organizoj.
Kiel bona formo de kunlaboro ni pridiskutis laborbrigadojn.

**Detale legu cxe http://www.jeachr.by.ru

Fedotova Aleksandra
oficisto de CxEC,
e-centro”cxe”yandex.ru,
tel. 8352-31-56-68



fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu




Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.