POST PRILINGVA OBSERVEJO, UNESCO APROBAS ANKAU RADIKALAN PROJEKTON "E-FUNDAPAX"

Posted on in ERA Novaĵoj 4 view

POST PRILINGVA OBSERVEJO, UNESCO APROBAS ANKAŬ RADIKALAN PROJEKTON “E-FUNDAPAX”
Deklaro de Giorgio Pagano, Sekretario de “Esperanto” radikala asocio

«Per aprobo de projekto “E-Fundapax 2004″ por produktado de plurmedia instruilaro por instruado de Esperanto, ni atingis alian gravan rezulton, koncerne la rilatojn inter radikalaj internacilingvuloj kaj Unesco” – deklaris Giorgio Pagano konturante bilancon de “Esperanto” radikala asocio rilate Unesco-n – “sed la plej signifa rezultato – kaj tiu nin pleje kontentigonta – estis sendube la aprobo de 'Rezolucio pri multlingveco en interreto', fare de la 32a sesio de la Ĝenerala Konferenco.

La Rezolucio, interalie, rekomendas, ke “Unesco, kunlabore kun aliaj Internaciaj organizaĵoj, establu enretan Observejon pri ekzistantaj pri-multlingecaj politikoj, regularoj, fakaj rekomendoj kaj modelaj procedoj”».

Por protekti endanĝeran lingvodiversecon – ni memorigu, ke lingvistoj antaŭvidas malaperon de 90% el la lingvoj ene de unu jarcento – ni ekde 1999 klopodis enŝovi, en Rezoluci-proponon, referencon al 'Observejo pri lingvaj politikoj'; kies establo, cetere, estis rekomendita – iniciate de “Esperanto” radikala asocio – de la Itala registaro en la Agadplano alprenita en la 'Interregistara konferenco' de Stokholmo en 1998.

Konsiderante la malsukceson de la 'Tutmonda kulmin-konferenco pri informaci-socio' – pludiris la sekretario de Era – en kiu ni ne plu volis partopreni, denuncinte, jam antaŭ unu kaj duona jaro, la klopodadon de iuj landoj (estrataj de Ĉinio kaj Pakistano) senefikigi la Kulminkonferencon, esti trafinta ambaŭ celojn antaŭfiksitajn pri Unesco, gravas, ankaŭ ĉar Era estas ekigonta projekton kun volontuloj de Itala civila servo, celantan realigi plurmedian arkivon, kiu koncernos ankaŭ prilingvan leĝaron en Eŭropo».
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.