Por Amnestio kaj voĉdonrajto al malliberuloj

Posted on in ERA Novaĵoj 16 view

Ĉi-matene, je la 12,00, la Esperanto-Radikala Asocio partoprenis en la radikala garnizono organizita en Placo de Panteono (itale: Piazza del Pantheon) favore al amnestio kaj voĉdonrajto al malliberuloj. Je la 14,15, fakte, estis sur la tagordo de la Parlamento la debato pri la rezolucio Radikala, kiu koncernas la rajton voĉdoni de malliberuloj, rajto kiu fakte estas utiligata nur de kelkcentoj da italaj civitanaj malliberuloj atendantaj juĝondefinitivan kondamnon pro krimoj kiuj estas verdiktitaj  “ne malhelpaj”.

La evento komencis per gaja batado de potoj, prenante inspiron el la batado al la stangoj de la ĉeloj, kaj kun granda skribaĵo “Amnestio” sur la afiŝo en la fono. La garnizono, fakte, naskiĝis ĝuste por evidentigi la kondiĉon, en kiu trovas niaj juĝaj institucioj jam ekde tri dek jaroj: “krima stato laŭ nia Konstitucio, la eŭropa jurisdikcio kaj la universalaj homaj rajtoj,” komentis la Sekretario de ERA, Giorgio Pagano.

Kaj en la komento de la Sekretario estas ankaŭ loko por spritaĵo pri la voĉdonrajto al la malliberuloj kaj pri nia politika klaso: “Konsiderante tiujn, kiuj libere vagas ekstere …”




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.