POR AGENDO 2000 DE EŬROPA INTERKOMUNIKADO

Posted on in ERA ĉe UNO 2 view

POR AGENDO 2000 DE EŬROPA INTERKOMUNIKADO

Labordokumento pri la temo: (ne)interkomunikado en la Eŭropa Unio.

De Gianfranco Dell’Alba, eŭropa parlamentano de la Radikala Partio
Eŭropa parlamento, Institucia komisiono.
Bruselo, la 25an de aŭgusto 1997

1. Premisoj

Se ekzistas problemo, grava kaj urĝa, en la procezo de konstruado de Eŭropo, pri kiu ekzistas kulpa kaj embarasa silento, tio estas sendube la (ne)interkomunikado ene de la Unio. Pri ĉio rilatanta la komunikadon inter civitanoj, kaj precipe en la komunumaj institucioj mem, neniu serioza analizo ekzistas pri la limoj de la sistemo elektita de la patroj-fondintoj (por Eŭropo 6-landa) kaj pri ĝia akordigeblo kun Eŭropo demokratia por civitanoj, kiuj morgaŭ povos aparteni al 25 landoj. Tiun malfruon en la analizo kaj en la esploro de novaj solvoj ni nepre devas solvi. La jena labordokumento povas esti la unua paŝo en tiu direkto. Kompreneble, multaj aliaj dokumentoj estos necesaj por la pristudo de problemoj pritraktitaj ĉi tie, kaj la multaj aliaj, kiuj sendube aperos dum niaj diskutoj kaj konsideroj.

* Unua demando:

Oni povas sintezi la demandon pri (ne)komuniko al la jena dilemo: “ĉu oni garantiu demokration per pliigo de la malfacilaĵoj kaj de la kostoj de la nuna sistemo, aŭ oni garantiu pli normalan funkciadon per malpliigo de demokratio” aŭ ekzistas aliaj vojoj, kiujn esploru la Parlamento kaj la aliaj instancoj de la Unio”?

* Dua demando:

Ĉu ne alfronti la problemon de komunikado ne signifas, ke oni intencas favori la faktan superregadon de unu aŭ kelkaj lingvoj?

* Tria demando:

Kion oni faru por protekti la oficialajn lingvojn “malpli multe parolatajn”, kaj ankaŭ la regionajn kaj minoritatajn lingvojn?

Celo de ĉi tiu labordokumento estas do klopodo por alfronti tiujn demandojn sen tabuoj aŭ antaŭjuĝoj. Tial en la unua sekcio ni priskribis la nunan situacion; en dua sekcio ni interkomparos la diversajn komuniksistemojn uzatajn de internaciaj institucioj. En tria sekcio ni detaligos la komunikprocezojn bezonatajn en demokrata eŭropa Unio.

2. Malsamaj sistemoj por internacia interkomuniko: avantaĝoj, malavantaĝoj kaj limoj

a) la sistemo konata kiel “svisa” aŭ “skandinavia”

En ĉi tiu sistemo, uzata en Svislando kaj de flugkompanio SAS, ĉiu parolas sian lingvon kaj komprenas la lingvojn parolatajn de la aliaj. Laŭ ĝenerala opinio, tiu sistemo estas malfacile uzebla por pli ol tri lingvoj. Oni do ne povas ĝin alpreni en la eŭropa Unio.

b) la sistemo uzata en la multnaciaj kompanioj

Ĝin uzas la plimulto de la multnaciaj entreprenoj. Laŭ ĝi ĉiuj partoprenantoj uzas la saman lingvon, kutime la anglan. La tre grava avantaĝo de tiu sistemo estas, ke ĝi ne bezonas interpretadon nek tradukadon. Tiu sistemo estis uzata, ekzemple, en la sovetia imperio, kie la rusa lingvo estis la komuniklingvo.

c) La sistemo Unuiĝintaj Nacioj

Tiu sistemo, uzata de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de la plejmulto de la internaciaj organizoj, konsistas en la uzado de 6 oficialaj lingvoj; por ili estas garantiata la samtempas tradukado en la kunsidoj kaj la tradukado de la dokumentoj: en la praktiko, tamen, la laborlingvoj kutime estas nur du (la angla, kaj malpli ofte la franca).

Tiu komuniksistemo principe ne estas egalrajta por ĉiuj, kies gepatra lingvo ne estas unu el la ses oficialaj (angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa); tamen fakte ankaŭ tiuj ses lingvoj ne estas egale gravaj, ĉar fakte unu (la angla) estas pli oficiala ol la aliaj.

d) La sistemo de EU

En tiu sistemo ĉiuj lingvoj estas (almenaŭ teorie) egalrajtaj. Interpretado kaj tradukado estas garantiitaj por ĉiuj lingvoj. Fakte, kiel ni bone scias, kelkaj lingvoj estas veraj laborlingvoj, dum por la aliaj la interpretsistemo ofte utiligas pontolingvojn. (1)

3. La nuntempa stato de la (ne)komuniko en la Institucioj de la Unio.

– La kostoj de la sistemo

En la suba tabelo aperas la kostoj de la sistemo por interpretado kaj tradukado per la ĉefaj institucioj de la Unio en 1996 (11 lingvoj)

 

1996

%    

Eŭropa Parlamento

(a) 884

(b) 12

Eŭropa Komisiono

307

11

Eŭropa Konsilio

105

32

Justica Kortumo

43

35

Kontokortumo

19

34

Ekonomia kaj Socia Konsilio (c) Regiona Komitato (d) 

158

29

(a) en milionoj de ECU

(b) l’ammontare relativamente basso di questa cifra è dovuto sia ad un cambiamento di dimensione del bilancio del PE derivante dagli importanti investimenti immobiliari di Bruxelles e di Strasburgo sia ad una nuova impostazione del bilancio che ha ridotto di molto la visibilità delle voci di bilancio che riguardano le spese di traduzione e di interpretazione.

(c) Ekonomia kaj Socia Konsilio

(d) komuna strukturo al la ESK kaj al la Regiona Komitato.

Malvantaĝo kaj limoj de la sistemo.

Oni ne povas nei, ke la nuna sistemo garantias la fundamentan principon de egalrajteco en interkomaaen la institucioj, ĉiuj parlamentanoj povas paroli sian lingvon.unikado, ĉar ĉiuj civitanoj povas aliri la oficialajn dokumentojn de la Unio en la propra lingvo.  Se tiu estas la ĝenerala principo, jam nuntempe ne nur multaj laborkunsidoj sed eĉ kelkaj oficialaj kunsidoj (kiel kelkaj, en kiuj oni renkontas delegitarojn de aliaj landoj) okazas nur en unuj aŭ du lingvoj (kutime la angla kaj/aŭ la franca). Koncerne tiun temon estas grave emfazi la rilaton, rimarkitan de pluraj studoj, inter la rajto al uzo de la propra lingvo kaj la nombro da parolpetoj en la propra lingvo.

Estas ankaŭ limo en la tempo. Estas vere, ke ĉiuj dokumentoj efektive aperas en ĉiuj lingvoj, sed ne samtempe. La evoluo de aŭtomata tradukado povos redukti la traduktempojn de la nuna sistemo, sed oni ne povas opinii, ke aŭtomata tradukado povos ĝin anstataŭi aŭ modifi.

Cetere inter la limoj de la nuna sistemo estas ankaŭ oftaj eraroj en la interpretado dum polenkunsidoj aŭ komisionkunsidoj, kaj ankaŭ tradukeraroj, tiel ke ĉiam pli ofte la parlamentanoj, okaze de voĉdonado, devas rimarkigi diferencojn inter diverslingaj versioj de la sama teksto; tio ofte kunportas miskomprenojn kaj malfruojn en la parlamentaj laboroj.

La nombro de tiuj problemoj kreskis post la lasta plilarĝiĝo de la Unio, kiu kuntrenis la kreskon de la lingonombro de 9 ĝis 11. Oni povas facile konjekti, ke la samo okazos – en pli granda mezuro – sekve de la baldaŭaj plilarĝiĝoj, kun risko de kolapso de la tuta sistemo. La alpreno de unu nova lingvo ne estas ŝanĝo relative malgranda: se 11 lingvoj iĝas 12, la lingvo- kombinoj (duopoj) de 110 iĝas 132, kaj tiel plu. Ĉio ŝajnas montri, ke, post kelkaj jaroj, al la Unio apartenos 25 membroj, kaj la limoj de la nun sistemo iĝos nesupereblaj. La unua plilarĝiĝo, laŭ hipotezo de la Komisiono, aldonos 5 lingvojn (la ĉeĥan, la estonan, la hungaran,  la polan, la slovenan) al la nunaj 11, kaj tio signifos ankaŭ, ke estos reprezentata unu plia lingvaro, la slava, krom la nunaj kvar (finn-ugra,greka, ĝermana, latinida). Ni scias, ke aliaj ses landoj kandidatiĝis (Bulgario, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio kaj Turkio), kaj la lingvonombro kreskos ĝis 22. Kaj baldaŭ ekaperos Albanio, Bosnio, Kroatio kaj Serbio, tiel ke la lingvonombro iĝus 25 aŭ 26 (la serbo-kroata malaperus), kaj la duopnombro 600.

Fine, ni ne povas preteratenti la lingvojn “regionajn” kaj “minoritatajn, kiuj estas gepattraj lingvoj por pli ol 40 milionoj da eŭropaj civitanoj..

4. La komunikfunkcioj garantiendaj en demokrata Unio.

a) ene de la eŭropaj Institucioj

La unua funkcio garantienda estas la egalrajteco de la reprezentantoj de la civitanoj (parlamentanoj, membroj de la Komisiono, de la Konsilio …) antaŭ komunikado. Tio implicas, ke ĉiuj rajtu sin esprimi (parole kaj skribe) en la propra lingvo.

b) inter la Institucioj de la Unio kaj la civitanoj

– ĝenerala komunikado kaj informado. Se estas memkompreneble, ke la oficialaj dokumentoj de la Unio devas esti legeblaj en ĉiuj oficialaj lingvoj, aliaj funkcioj, ekzemple la rapida aliro al la informoj koncernantaj la agadon de la Unio kaj de la Ŝtatoj membroj devas esti atingeblaj pli bone kaj pli facile ol nun (ekzemple Euronews disdonas multajn utilajn informojn, sed nur en.kelkaj lingvoj)

– protekto de ĉiuj lingvoj.

La komuniksistemo de la Unio devas garantii efektivan egalrajtecon de la 11 lingvoj oficiale rekonataj hodiaŭ (probable 16 sekve de la baldaŭa plilarĝiĝo, dudeko aŭ pli post kelkaj jaroj), sed ankaŭ la protekton sendiskriminacian de ĉiuj lingvoj difinitaj “regionaj” kaj “minoritataj” (bretona, eŭska, frisa, friula, galega, kataluna, kimra, korsika, okcitana, romanĉa, sardinia, soraba,…), hodiaŭ gepatraj lingvoj de proksimume 40 milionoj da civitanoj de la Unio.

c) inter laUnio (civitanoj kaj institucioj) kaj la restanta mondo.

Sekve de la tutmondiĝo de la interŝanĝoj kaj la transnaciiĝo de la ekonomio, ne nur la kompanioj sed ankaŭ la unuopaj civitanoj estos ĉiam pli multe puŝataj al interrilatoj kun personoj (fizikaj kaj juraj) de aliaj landoj, precipe de nun evoluantaj aziaj landoj, kies lingvoj estas tute malsamaj de la eŭropaj. Plurfoje la instancoj de tiuj landoj, ĉefe la aziaj, ne montriĝis emaj al subiĝo al la angla lingvo kiel internacia komuniklingvo. Male, ilia starpunkto proksimiĝas, kvankam malrapide, al favoro por adopto de neŭtrala komuniklingvo por internaciaj kontaktoj.

  1. Hipotezo de solvo per la EU.

La verkinto de la jena noto esprimas la deziron, ke la Institucia Komisiono redaktu raporton por pli bone enfokusigi kaj esplori la ĉi-suprajn demandojn, kaj petas, ke la eŭropa Komisiono – jam financinta studojn kaj projektojn pri tiu temo, montrante komprenon pri la solvoj indikitaj – esploru ĉi tiujn, kaj eventuale aliajn, solvoproponojn.

a) komuniko ene de la Institucioj – Dum la baldaŭaj jaroj oni devos pritrakti la interpretadon kaj tradukadon: la kostoj de tiuj servoj multe kreskos pro la plilarĝiĝoj, kaj la kvalito estos ĉiam pli pridubinda. Alimaniere dirite, oni devos esplori pli profunde, inter la aliaj hipotezoj, la utiligon de pontolingvo. La proponeblaj solvoj estas du: unu lingvo de la Unio (laŭ kelkaj esploroj, la hispana estas la plej avantaĝa), aŭ lingvo neŭtrala (kaj tiukaze la historio montras nature esperanton). Tiu sistemo malpliigus rimarkinde la nombron de la interpretistoj (en ĉiu  budo sufiĉus du, hodiaŭ ili estas 3 aŭ 4, post la atendataj plilarĝiĝoj ili estus 5 aŭ 6). La ponto-lingvo por la tradukoj estus uzebla ankaŭ kiel jura referenclingvo.

b) komuniko inter civitanoj – la Komisiono daŭrigu la jam faritan esploron, kaj lanĉu en ĉiuj landoj (de la Unio kaj kandidatoj al ĝi) eksperimenton de instruado, en la unuagradaj kaj duagradaj lernejoj, de la neŭtrala komuniklingvo esperanto, tiel ke oni povu mezuri ĝian utilon por posta lernado de aliaj lingvoj (pluraj akademiaj studoj, inter kiuj estas aparte grava tiu plenumita de la universitato de Paderborn, en Germanio, montris tiun didaktikan econ de esperanto), kaj samtempe oni akiru sufiĉan nombron da altkvalitaj instruistoj.

Bibliografiaj Notoj

– La kostoj de la (ne)komunikado en la Eŭropa.
– Buĝetoj 1990 kaj 1996 de la Europa Unio. 

(1) Krome, multaj agentejoj de la Unio uzas nur kelkajn el la oficiaòlaj lingvoj. La Oficejo por harmoniigo de la komuna merkato uzas la anglan, la francan, la germanan, la ispana kaj la italan; la Observatoroio pri drogoj kaj toksodependoj en Lisbono uzas la anglan, la francan kaj la portugalan, la eŭropa agentejo pri la medio en Kopenhago uzas la anglan.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.