Pluaj ideoj – Annamaria Colacicchi

Projekto
Kiu interkulturo?
Projekto farita dum la lernojaro 2003-2004 en la lernejo "Benedetto Croce" de Pescara, Italio – auxtoroj s-rino Annamaria Colacicchi kaj s-rino Daniela Campitelli.

Spertoj kaj alternativaj praktikoj pere de la uzo de la internacia lingvo
Esperanto

MOTIVADO
La konstato chiam pli akcentita de la multkultura fenomeno en la hodiauha socio, la persisto de konfliktaj aspektoj, devigas la lernejon pretigi efikajn kaj konkretajn edukajn ilojn kiuj nepre igas la junajn generaciojn korekte alproksimighi kaj sin rilati al aliaj kulturoj sen sperti la neajn influojn shulditajn al senkritikeco pere de kiuj fenomenoj kaj raportmanieroj estas kutime travivitaj (oni pensu pri la akcepto de neaj modeloj je socia, estetika, kultura konduto, ekzemple je tiuj de la japanaj kartunoj, de la usona modo kaj de la nutrajho kaj de la vestaro).

Krome la disvolviĝo je vertighodona rapido de la interpersonaj rilatoj, cxu naciaj cxu internaciaj kaj de la amaskomunikilaj rimedoj devigas la societon – do, entute, ankauh la lernejon – atentan pripensemon, kadrcele de neanstatauhigebla informado pri la naturo kaj la konsisto de la emergaj problemoj, kaj de ilia solvo je tempoj kaj adegvataj manieroj.

Fine pri la elektita rimedo pere de kiu oni realigu la projekton, oni rimarkigas ke esperanto estas transnacia lingvo, kiu jam sukcesis de pli ol cent jaroj en chiuj partoj de la mondo, kiu permesas korespondi post malmulte da tempo kun samaghuloj je chiuj aghoj kaj intershanghi informojn kaj konojn pri etnaj, geografiaj, mediaj, historiaj kaj tradiciaj karakterizajhoj, permesante al la lernejo larghaspektan didaktitan laboron. Substrekendas plie ke la lernado de esperanto kuntrenas notindan plirichighon de la metaligvistikaj kapabloj de la lernantoj, kapabloj poste utiligeblaj en la studado de chiu ajn lingvo pere de chiu ajn instrumetodo kiel rekomendas la M.C. 126 de la 10/04/1995

ATENDATAJ REZULTOJ
Tiu chi projekto, organizita en tri modjuloj, celas konigi al la geknaboj, pere de la lernado de la internacia lingvo Esperanto, la rektan konon de la "aliaj" kulturoj, ech pere de la utiligo de la novaj teknologioj (Interreto, retposhto, videokonferenco) kaj modifi dank’al la kono de la "aliulo" kelkajn kondutojn kauhzitajn pro la cheesto de antauhjughoj kaj stereotipoj .

OBIEKTIVOJ
1. koni kaj uzi la fundamentajn elementojn de la fonetiko, de la gramatiko kaj de la leksiko de la internacia planligvo Esperanto;
2. programi kaj realigi , dank’al la uzo de la novaj teknologioj, momentojn de renkontighoj kaj de intershangho inter diversaj kulturoj pere de la esplorado de dokumentoj (realaj obiektoj) pri diversaj aspektoj de la konsideritaj argumentoj.
3. koni la elementojn kiuj karakterizas iun kulturon (nutrado, ludoj, vestaro, muzikoj, dancoj, ritoj, tradicioj, supersticioj, nombradoj, galimatioj, poezioj, metiarto, raportoj cxu familiaj cxu komunaj, kuracmanieroj);
4. konfronti la elementojn de la "alia" kulturo kun tiuj de la propra cele malkovri la analogiojn kaj diferencojn sen esprimi jughojn pri la valoro;
5. kompreni ke la antauheniro de iu kulturo estas strikte ligita al la medio.
6. modifi eventualajn kondutojn devenintaj el antauhjughoj kaj stereotipoj;
7. akiri la uzon de kelkaj PC-aplikadoj (Word, Power Point, Internet, retposhto)

METODOLOGIO
– Problemigo;
– Cseh – metodo;
– metodologio de la esploro;
– legado, diskutado kaj konfronto de ideoj pri la problemoj kunligitaj al la interkulturo;
– laboroj grupaj, individuaj, kolektivaj;
– utiligo de la informatikaj teknologioj.

DIDAKTIKAJ SEKVENCOJ
PROBLEMIGO
Esplora demandaro pri kion scias la lernantoj rilate al la priparolitaj argumentoj.

TEMPORGANIZA SCHEMO DE LA PROJEKTO

Septembre/dicembre
Lingvo/elektronika poshto kaj ne
Entute Horoj: 11
Produktado: de kontrolslipoj

Januare/februare
PowerPoint
Entute Horoj: 5
Produktado de diapozitivoj

Februare/maje
Interreto, virtuala klaso
Entute Horoj: 16
korespondado/prelego

UNUA MODJULO
Ni konu la internacian lingvon Esperanto

OBJEKTIVOJ
– koni kaj uzi la fundamentajn elementojn de la fonetiko,
– koni kaj uzi la fundamentajn elementojn de la gramatiko,
– koni kaj uzi la fundamentajn prileksikajn elementojn de la planita internacia lingvo Esperanto.

Kion faras la instruisto?
– Proiekcias videobendon en Esperanto pri dialogaj situacioj.
– Disdonas slipojn kun la lingvistikaj ludoj koncernantaj la filmon kaj/auh listojn kiuj rilatas al la prononco.
– Proponas al la geknaboj galimatiojn kaj/auh kanzonojn pri la filmo.
– Stimulas prikonsiderojn pri la lingvo pere de parola demandaro.
– Kreas novajn komunikajn situaciojn utiligante la lernitajn strukturojn kaj leksikon.
– Ilustras sinteze la historion de esperanto kaj ghian nunan disvastighon.
– Starigas kontaktojn kune kun instruistoj de euhropaj kaj ekstereuxropaj landoj kiuj pretas korespondi en esperanto.

Kion faras la lernanto?

> Spektas la videobendon.

> Kompilas la slipojn kaj/auh sin ekzercas en la legado.

> Ripetas kaj/auh kantas la proponitajn tekstojn.

> Rekonas lingvistikajn strukturojn kaj fiksas ilin sur slipo antauhpreparita.

> Uzas en novaj kaj/auh similaj situacioj la strukturojn kaj la leksikon proponitajn.
> Prenas notojn

> Ekkomencas simplan korespondadon

TEMPOJ DE REALIGADO

Po unu horo semajne dum dekunu semajnoj

LERNILOJ
Videokasedoj: Mazi en Gondolando, videoprojekciilo, slipoj, fotokopiaj demandaroj k.t.p.

KONTROLOJ KAJ TAKSADO
La kontroloj cxu fakaj cxu transversaj, estos efektivigitaj pere de slipoj, demandaroj, komparativaj tabuloj, produktado de verkitaj, ikoniaj tekstoj; la sistema observado de la kondutoj, evidentigitaj pere de koncernaj slipoj kiuj estos utiligataj ankauh por la taksado.

DUA MODJULO

OBJEKTIVO
Lerni uzi Power Point por ordigadi kaj komuniki la lernitajn enhavojn
TEMPOJ DE REALIGADO
Po unu horo semajne dum por kvin semajnoj

LERNILOJ
Komputilo, slipoj, fotokopiaj demandaroj k.t.p.
KONTROLOJ KAJ TAKSADOJ
Produktado de simplaj prezentadoj en Power Point

TRIA MODJULO
Ni ekkonu la geknabojn kiuj parolas Esperanto-n

OBJEKTIVOJ
> Koni la elementojn kiuj karakterizas kulturon (nutrado, ludoj, vestaro, muzikoj, danzoj, ritoj, tradicioj, supersticoj, nombradoj, galimatioj, poezioj, metiarto, raportoj chu familiaj chu komunaj, kuracmanieroj);
> Kompari la elementojn de la "alia" kulturo kun tiuj de la propra cele individui analogiojn kaj diferencojn sen esprimi jughoj pri la valoro.
> Kompreni ke la antauheniro de iu kulturo estas strikte ligita al la medio

Kion faras la instruisto?
– Pretigas la kontaktojn kune kun la instruistoj kaj la geknaboj de la aliaj lernejoj.
– Prilaboras kune kun la geknaboj lauhteman kadron de la aspektoj pri la propra komunikenda realo. – Helpas ordigadi la informojn ricevitajn
– Indikas la metodon per kiu produkti slipojn, chiaspecajn materialojn (geografiajn mapojn, tekstojn, imagojn, k.t.p.)

Kion faras la lernanto?
> Skribas emejlojn kaj/auh paperleterojn.

> Prilaboras kune kun la instruisto lauhtema kadron de la aspektoj pri la propra komunikenda realo;

> Ordigas kaj reprilaboras la ricevitajn informojn;

> Produktas slipojn, chiaspecjan materialojn (geografiajn mapojn, tekstojn, imagojn, k.t.p.)

TEMPOJ DE REALIGADO
Po unu horo semajne dum por dekses semajnoj.

LERNILOJ
PC-komputilo, virtuala klaso, elektronika poshto, Interreto, interlerneja korespondado.

KONTROLO KAJ VALUTADO
Finprelega prezentado de la itinero kaj de la produkto.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.