Pli feliĉaj lingvolernantoj, pli sukcesaj lingvoinstruistoj
Karaj Geamikoj!
Mi petas Vin ‘Ciujn tralegi la aldonitajn du pa’gojn.
La’u la forta konvinki’go de nia Budape’sta Medicina Esperanto-Fakgrupo nia lingvo devus esti akceptata, kiel unu el la oficialaj lingvoj de la E’uropa Unio. Sed unue ni devus atingi, ke Esperanto estu konata de milionoj da e’uropaj civitanoj…
Eble la gvidantaj organoj de EU kaj la gepatroj akceptus Esperanton, se ni pruvus por ili, ke nia lingvo plifaciligas ‘generale la lingvolernadon kaj ‘gi edukas la infanojn al logika pensado. La homoj faras nur aferojn utilajn por ili. Ni devas pruvi, ke Esperanto estas utila por ‘ciuj civitanoj de EU.
Tiucele naski’gis la aldonita artikoleto.
Mi atendas Viajn reagojn, proponojn, demandojn, kritikojn.
Kun koraj salutoj
D-ro Ludoviko Molnar
prezidanto de la Budape’sta Medicina Esperanto-Fakgrupo
Pli feliĉaj lingvolernantoj, pli sukcesaj lingvoinstruistoj
Laŭ la rekomendoj de la Eŭropa Unio ĉiu unia civitano devas ellerni almenaŭ tri fremdajn lingvojn, por ke ili povu komuniki kun siaj samcivitanoj, kiuj havas alian gepatran lingvon.
Tamen por la plej multaj homoj eĉ la ellernado de unusola fremda lingvo kaŭzas apenaŭ venkeblan malfacilaĵon. Precipe ni, hungaroj havas tiajn zorgojn, ĉar nia lingvo similas al nenia, eŭropa lingvo.
Krome la nuna lingvoinstruado estas tia, kiel se oni komencus la domkonstruadon ĉe la tegmento. Dum la instruado de la disvastiĝintaj, grandaj, naciaj lingvoj la gramatikaj genroj, la neregulaj konjugacioj kaj deklinacioj, la diferenco inter la prononco kaj skribo, la redunda vorttrezoro kaj la idiotismoj poreterne forprenas la emon de multaj gejunuloj al la lingvolernado.
Jam ankaŭ la sobra logiko postulus, ke oni komencu la lingvolernadon per ia, relative facile alproprigebla lingvo.
Nia Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo ĝuste tial prilaboris kaj disvastigas en ĉiuj eblaj forumoj la sekvantan proponon:
La Eŭropa Komisiono kaj la Eŭropa Parlamento rekomendu al la membroŝtatoj, ke ili sur siaj teritorioj enkonduku la instruadon de Esperanto en la 9-10-11-jara aĝo de la lernejanoj por evoluigi ilian kapablon al lingvolernado.
En la 12- kaj 14-jara aĝo oni komencu la instruadon de po unu nacia lingvo laŭ la libera elekto de la lernantoj kaj siaj gepatroj.
Kiujn avantaĝojn havus la efektiviĝo de tiu ĉi propono?
Ĉar en la lingvo Esperanto ne ekzistas gramatikaj genroj, neregulaj konjugacioj kaj deklinacioj, ni skribas ĉiujn vortojn tiel, kiel ni prononcas ilin, krome helpe de ĝia vortfara sistemo oni povas krei sennombrajn, novajn vortojn, – la infanoj jam post kelkaj semajnoj povus simple konversacii unu kun la alia. Ili havus tian sukcestravivaĵon, kian ili povus akiri dum la alproprigo de la dekoble pli malfacile ellerneblaj, naciaj lingvoj nur post longaj monatoj, eĉ jaroj.
En Esperanto post du-tricent horoj da lernado oni povas atingi tian nivelon de la lingvoscio, kian nivelon oni atingas ekzemple en la Angla, Franca, aŭ Germana lingvoj post dumil horoj. La lernado de Esperanto do signifas la ŝparon de ĉirkaŭ 1700 laborhoroj.
Estas nekalkuleble multfoje pruvita fakto, ke dum la alproprigo de Esperanto la infanoj akiras pli bonan kapablon al lingvolernado, al logika pensado en la fremda lingvo. La tempo bezonata al ellernado de ĉiuj, aliaj fremdaj lingvoj post la lernado de Esperanto malkreskas je ĉirkaŭ 30 %-oj. Tio signifas, ke dum la lernado de pluaj du lingvoj la lernantoj povus ŝpari ankoraŭ po 500 horojn. La tiamaniere ricevitaj, proksimume 2700 laborhoroj signifus la ŝparon de preskaŭ 1,5 laborjaroj en la vivo de ĉiu lernanto! Ili povus dediĉi tiun ĉi tempon al la alproprigo de siaj, estontaj profesioj.
La lernantoj helpe de Esperanto akirus signifan, internacian vorttrezoron, kaj progresus ankaŭ ilia ĝenerala erudicio. Ili facile povus kompreni kaj alproprigi ekzemple la mallongigojn rolantajn en la fizikaj kaj kemiaj formuloj (m=maso, t=tempo, T=temperaturo, ktp.), la fakesprimojn uzatajn en la biologio aŭ medicino (talpo= Talpa europaea, flava atrofio de la hepato=atrophia flava hepatis, ktp.).<o:p></o:p>
La komuna, neŭtrala, fare de ĉiuj pli facile alproprigebla, internacia pontolingvo helpus en la lernantoj la elformiĝon de la eŭropa konscio, la estimon de la granda, komuna patrujo kaj de la reciprokaj, gepatraj lingvoj, la senton de samrangeco kaj egalrajteco.
Post unu-dujara lernado de Esperanto ili povus partopreni internaciajn renkontiĝojn, tendumadojn, kie povus estiĝi sennombraj amikecoj daŭrantaj dum la tuta vivo.
La funkcio de Esperanto helpanta la lernadon de aliaj lingvoj (propedeŭtika rolo) povus ŝanĝi ankaŭ la vivon de la lingvoinstruistoj.
Denove enmodiĝus ankaŭ la lernado de la Itala, Franca, Hispana, aŭ la Latina, Greka, Portugala, aŭ la Rusa lingvoj.
La lernado de iu libere elektita, fremda lingvo signife pliigus la motivadon de la lernantoj, tial la lingvoinstruistoj renkontiĝus kun interesiĝantaj, entuziasmaj gejunuloj. Tiaj instruatoj povas doni flugilojn al la pedagogoj. Tiel ankaŭ la lingvoinstruistoj havus konsiderinde pli da sukcestravivaĵo.
Pere de la pli efika lingvoinstruado oni povus ŝpari en la Eŭropa Unio miliardojn da eŭroj. Tiamaniere Eŭropo povus doni ekzemplon al la tuta homaro.
Eble tiel foje efektiviĝus la sonĝo de Zamenhof, ke ĉiu terloĝanto povos paroli unu kun la alia, kaj tamen ĉiuj povas gardi ankaŭ sian gepatran lingvon.
Dro Ludoviko Molnár
prezidanto de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo
5 Comments
E.R.A.
E.R.A.
Baze la artikolo estas bona, sed estas pluraj detalojn kiujn mi ne uzus, se ghia celo estas prezenti ghin al neesperantistaj politikistoj. Unue paroli pri konkretaj horoj necesaj por lerni unu au alian lingvon estas tre arbitra aserto. Oni vere ne povas scii kiom da horoj estas necese, se oni ne diras pri kiu grado de lingvo temas.
Due la agho,proponata por lerni aliajn lingvojn (14) estas tute nerealisma. Nuntempe en multaj landoj oni jam proponas kaj kelkloke ech jam faras - ke la komenca lernojaro por fremdlingvoj jam estas unua klaso de la lernejo (6a au 7a vivjaro). Sekve oni devus proponi, ke Esperanton oni lernu en du komencaj jaroj (8a kaj 9a jarago) kaj tuj poste aliajn fremdlingvojn.
Trie oni ne parolui tro multe pri emocioj kaj aparte ne pri tiuj esperantistaj esperoj - zamenhofaj celoj ktp.
ALiflanke mi opiias tre bona tiun argumentadon pri posedo de ghenerala internacia vortaro kiu helpas poste kompreni terminojn en ghenerala scienco.
Kore
Zlatko
E.R.A.
E.R.A.
Kara Zlatko,
dankon pri via opinio. Mi jam skribis ke ankaux laux mia opinio, nia eksperimentado ne devas reeltrovi la radon, ankaux char ni ne havas tempon proponi alian eksperimentadon pri la prop-valoro. Tamen , mi certas ke sukceso en tiu eksperimentado povus esti utila ankaux al aliaj eksperimentadoj (aux simpla informado) pri la propedeuxtika valoro.
kore
Michele
Zlatko Tisljar writes:
> Kompreneble la propedeutika valoro estas grava. Tamen paroli pri ghi ne
> tiel efike konvinkas neesperantistojn. La propedeutikan valoron havas chiu
> lingvo. Kono de kiu ajn fremdlingvo rapidigas la lernadon de la posta. Chiuj
> ghisnunaj eksperimentoj pri Esperanto inkluzive la mian monrtris ke
> Esperanto plirapidigas tion je proksimume 30%. Sed por chiu nova
> eksperimento ni bezonas pliajn 4-5 jarojn por fine ricevi la saman, jam
> konatan rezulton.
> La eksperiemento en kiu ni montras kiom da praktika, uzata lingvo povas
> ekhavi infanoj post dusemajna lernado (montrebla per 30-minuta filmo) estas
> multe pli trafa por neesperantistoj kaj praktike rapide organizebla.
> Kompreneble ankau la rezultoj estas tutaj.
> Zlatko tisljar
E.R.A.
E.R.A.
Kara Michele!
La'u mia opinio la plej bona solvo estas 'ciam la senmalvenka, dialektika
solvo...
La esperantaj, apudlandlimaj fulmo-kursoj de Zlatko pruvas, ke Esperanto
estas pli facile ellernebla, ol 'ciu alia, nacia lingvo de E'uropo, ke en
Esperanto oni povas plej rapide atingi bazan, a'u mezgradan parolkapablon.
Do oni nepre devas organizi tiujn kursojn dise en EU!
La propede'utikaj eksperimentoj, bezonantaj multajn jarojn kaj seriozan,
paciencan, sciencan esploron povus pruvi, ke helpe de Esperanto
- la infanoj povas alproprigi la arton de lingvolernado,
- ili povas 'spari tempon por alproprigi siajn estontajn profesiojn, *
- ili havas sukcestraviva'jon,
- ili povas akiri geamikojn dise en la vasta E'uropa Unio, **
- ili ne devas suferi pro sento de malplivaloreco,
- oni povas pensi pli logike, oni povas pli facile alproprigi fizikajn kaj
kemiajn formulojn, biologiajn kaj medicinajn fakesprimojn, ja Esperanto,
kiel "moderna latino"
povus grandparte anstata'uigi la lernadon de la multe pli malfacila, latina
lingvo.
*Pri la tempo'sparo: En la oficiala instruprogramo de la Waldorf-lernejoj
oni komencas la lingvoinstruadon de du, fremdaj, naciaj lingvoj jam ekde la
unua klaso kaj oni da'urigas 'gin dum 13 jaroj. Por 'ciu lingvo ili lasas
entute po 1101 lernohorojn en la lernejo, por atingi la nivelon de mezgrada
a'u supera, 'stata lingvoekzameno.
Kompreneble la infanoj devas pasigi almena'u aliajn 1000 horojn per la hejma
lingvoekzercado. Do minimume 2000 horoj (por multaj infanoj 3000 horoj!)
estas bezonataj por alproprigo de unusola, fremda, nacia lingvo.
Mi persone ellernis la E-lernolibron de Julio Baghy dum duono de somera
pa'uzo, pasigante per la lernado ne pli ol 200 horojn. 'Car Esperanto estus
la unua fremda lingvo por la infanoj, ni kalkulu per 300 horoj de lerneja
kaj 200 horoj de hejma lernado. E'c tiam ili 'sparas per Esperanto minimume
1500 horojn!
Pro la propede'utika valoro de Esperanto la lernado de la dua kaj tria
fremda (nacia) lingvoj onidire mallongi'gus je 30 %-oj. Ni kalkulu nur per
25 %-oj, e'c tiam anstata'u 2000 horoj ili bezonus nur 1500 horojn por
ellerni la anglan, francan, ktp. lingvojn.
Do la 'sparo estus entute, minimume 1500+500+500=2500 laborhoroj, kaj 'gi
estas pli ol unu plena laborjaro.
**La vastskala, propede'utika instruado de Esperanto ebligus, ke amasoj da
homoj interkonati'gu kun Esperanto, kaj ili konvinki'gus, ke Esperanto estas
vere konvena "normolingvo" (vortumo de Zlatko) por la E'uropa Unio.
Elkore Vin salutas
Ludoviko Molnar
E.R.A.
E.R.A.
Kara Zlatko!
Anta'u 'cio mi 'satus sciigi Vin, ke Via libro "Esperanto vivos malgra'u la esperantistoj" fari'gis mia 'ciutaga lega'jo. Mi petas Vian permeson, ke mi traduku hungaren la artikolon "E'uropa normlingvo - necesa e'uropa identigilo", kaj 'gin aperigu sur nia hejmpa'go
Kaj nun mi 'satus respondi al Viaj leteroj senditaj la 8-an de junio al mi kaj la 10-an de junio al Michele.
1. Neniu scias tute precize, kiom da horoj estas bezonataj por atingi la superan lingvoscion. Kompreneble anka'u miaj indikoj estas nur proksimumaj. En mia letero al Michele (kiun anka'u Vi certe ricevis) mi skribis pri la instruprogramo de la Waldorf-lernejoj. Ni rajtas konstati, ke la mezgrada a'u supera lingvoscio estas atingebla nur post 2-3000-hora lernado. Se helpe de la multe pli facile kaj rapide ellernebla Esperanto ni 'sparas dum la lernado de iu ajn fremda, nacia lingvo minimume 25 %-ojn, tio signifas almena'u 500 'sparitajn studhorojn. La'u mia sperto, kaj la'u la spertoj de 'cirka'u 20.000 hungaraj gejunuloj, kiuj akiris minimume mezgradan, 'statan lingvoekzamenon pri Esperanto en la lasta jardeko, por atingi la mezan, a'u superan gradon de lingvoscio oni bezonas en la Internacia Lingvo 200-500 horojn. 'Ci tie la 'sparo do estas minimume 1500 studhoroj. En la 3-lingva modelo (ekzemple: Esperanta-Angla-Franca) do la sumo de tempo'sparo estas minimume 2500 horoj, t.e. pli ol unu plena laborjaro... Estas tre grava argumento por la gepatroj, ke helpe de Esperanto la vivo de iliaj gefiloj fari'gos pli facila, ke ilia tro'sar'giteco signife malkreskas, 'car ili akiras parolkapablon en tri lingvoj 'sparante samtempe pli ol unu laborjaron el siaj vivoj...
Mi devas diri, ke n u r la d e v i g a instruado de Esperanto en 'ciuj uniaj bazaj lernejoj povos krei la 'generalan uzadon de la e'uropa normolingvo, pri kiu Vi skribas en Via libro!
Estas infanoj, kiuj malamas la matematikon a'u la geografion, do certe estos infanoj, kiuj malamos Esperanton. Anka'u tio estas demando de "kosto kaj gajno".
2. Kompreneble anka'u la spertoj kaj opinioj estas sufi'ce diferencaj pri la optimuma a'go por lerni fremdajn lingvojn. Kiam niaj filinoj estis infan'gardenanoj ni 'ciuvespere la'utlegis por ili esperantlingvan fabelon a'u historieton, kiun ni tradukis tuj hungaren. Krome 'ciusabate ili vizitis esperantan infan'gardenon. (Anta'u 30 jaroj...)
En la unuaj tri lernojaroj de la baza lernejo tamen ni parolis kun ili nur hungare, 'car la'u niaj spertoj lastatempe la gepatralingvaj kapabloj de la gejunuloj signife malboni'gis. Ni lasis do tempon por ili al evoluigo de la gepatralingvaj kapabloj de legado, skribo, "interna parolado", pensado ktp. Nur poste, en la 4-a klaso ili komencis lerni (devige) la Rusan lingvon, krome ili lernis hejme anka'u Esperanton, kaj ili komencis la Anglan lingvon en la 7-a klaso. (Post 6-jara lernado ili akiris mezgradan 'statan lingvoekzamenon pri la Angla lingvo.)
Iom surprizite mi vidas, ke anka'u la Waldorf-lernejoj komencas la lernadon de du, devigaj fremdaj lingvoj jam en la unua klaso de la baza lernejo, - ver'sajne tial, 'car anka'u ili scias, ke la alproprigo de iu ajn fremda, nacia lingvo estas longa, malfacila procezo.
Se ni povus konvinki la tut-e'uropan 'cenon de la Waldorf-lernejoj, ke helpe de la instruado de Esperanto, kiel la unua, kapabloevoluiga fremda lingvo, oni povas atingi pli bonajn rezultojn, ni eble havus modelon por la e'urop-unia lingvoinstruado. La'u la baza principo de Waldorf la plej grava afero estas la psiko-somata mem-evoluo de la infanoj. Nia propono do forte apogus tiun 'ci principon!
La unuajn 2-3 lernojarojn pasigu la infanoj per trankvila alproprigo de la gepatralingvaj kapabloj. Post 3-jara lernado de Esperanto - kaj post abundaj sukcestraviva'joj - ili povus komenci la lernadon de aliaj, du lingvoj. (La'u mia sekreta espero dum unu generacio la e'uropanoj konvinki'gus, ke Esperanto sole povas kontentigi la bezonojn de la internacia komunikado, - do poste nur tiuj homoj lernus aliajn, naciajn lingvojn, kiuj nepre volas okupi'gi pri tiuj lingvoj. Do la dulingva modelo de Zamenhof: - unuflanke Esperanto - aliflanke la nacia, gepatra lingvo - efektivi'gus.)
3. Viajn fulmo-kursojn oni bonege povus uzi anka'u por veki la interesi'gon de la lingvoinstruistoj. Ni konvinku ilin, ke Esperanto helpus anka'u ilian (ofte sizifan!) laboron, ke neniu volas 'cesigi la instruadon de la nun modaj, fremdaj "mondlingvoj". Multaj lingvoinstruistoj malamas Esperanton, 'car timas la perdon de siaj postenoj...
La 'generalaj instruistoj de la Waldorf-lernejoj povus interkonati'gi kun Esperanto kaj kun 'gia kapabloevoluiga rolo dum siaj pluperfektigaj kursoj helpe de Viaj fulmokursoj.
Krome ekzistas someraj tendaroj kaj kursoj, kie oni instruas la infanojn pri la evoluigo de ilia pli efika lerno-metodo.Via Esperanto-fulmokurso povus esti utilega parto de tiuj 'ci programoj.
4. Multaj el inter miaj geamikoj diras, ke mi ne uzu la nomon kaj ideojn de Zamenhof...
La'u mia opinio lia malkovro - ke oni povas krei "a-posterioran", internacian lingvon (normlingvon!) - meritas almena'u Nobel-premion.
Elkore Vin salutas
Ludoviko
E.R.A.
E.R.A.
Karaj gekolegoj,
mi volas prepari projekton laux antauxnelonge publikigita alvoko de
prezento de projektoj por programo Leonardo da Vinci. Temas pri
projektoj de lingva lerteco kaj movigxeblecoj (mi ne certas, cxu mi trafe
tradukis vorton mobility). Bazo de mia ideo estas certa varianto por
universitataj studentoj de preparata projekto por bazlernejanoj de
KEILEU (Komitato por Eksperimentado de Internacia Lingvo en Euxropa
Unio), fondita komence de decembro 2003 en Bruselo eble vi auxdis
pri gxi. Modelo por projekto de KEILEU estas projekto, kiun realigis
Zlatko Tisljar kun miksitaj grupoj de sloveniaj kaj auxstriaj gelernantoj el
lernejoj de apudlimaj urboj. Ili komune lernis Esperanton unu semajnoj en
slovenia kaj la sekvan an auxstria lernejoj. Mi pensas pri reciprokaj, eble
dusemajnaj, intersxangxoj de studentoj, kiuj dum la unua restado
partoprenus intensan kurson de Esperanto kaj post certa pauxzo dum la
dua restado ili lernus en Esperanto elektita(j)n faka(j)n studobjekto(j)n
(ekzemple interlingvistiko, klerigkibernetiko, temoj pri EU). Mi supozas,
ke eble vi povus kunlabori en la projekto kaj ke ni sukcesus krei
internacian grupon de 15 - 20 studentoj (el 2 aux 3 universitatoj). Por la
intensa kurso de E-o mi rekomendus Someran Esperantan Tendaron en
Lancxov en suda Moravio cxe digolago de Vranov. Do, pripensu, cxu
partopreno en cxi tiu mia elpensajxo estus por vi reala kaj mia propono
realigebla. La 29-an de junio mi partoprenos en Prago seminarion al
preparo de la projektoj kaj tien mi jam devus veni kun pripensita projekto
inkluzive de eblaj eksterlandaj kunlaborantoj, tial mi petas vin pri frua
respondo, eventule vian opinion, aldonon, kompletigon aux/kaj modifon
de mia propono de la projekto.
Amike vin salutas Josef Vojacek.
You need or account to post comment.