Peruĝo-Asizo, la Esperanto Radikala Asocio aliĝas al Marŝo de Paco

Posted on in ERA Novaĵoj 6 view

Pagano (Radikaluloj/ERA): «Necesas trapasi de la vortoj ‘paco’ kaj ‘neperforto’ al la lingvo de paco kaj de neperforto»

Al la Marŝo de Paco Peruĝo-Asizo, invitita de la Neperforta Movado, aliĝos ankaŭ la Esperanto Radikala Asocio, kiu proponis la temojn «Eŭromediteranea laboro – transnacia lingva demokratio» kaj «Esperanto neperforta lingvo de paco: kial, kion, kiel» al la nacia prepara seminario, kiu okazis en Peruĝo la 1an kaj 2an de julio.

«La angleparolantaj potencoj estas prenantaj la tutan profitcelan mondon: ni ne povas donaci al ili ankaŭ la neprofitcelan», deklaris Sekretario de la Esperanto Radikala Asocio. «Necesas trapasi de la vortoj ‘paco’ kaj ‘neperforto’ al la lingvo de paco kaj de perforto, kaj ni devas surpreni la respondecon relanĉi, en ĉi tiu kvindekjara datreveno de la Marŝo, fortan novigan kaj alternativan rolon de neperforto en komunikado. En ĉi tiu, Esperanto, internacia lingvo de ĉiuj, estas la lingva enkarniĝo de la omnikratio teoriigita de Capitini».

«Mi persone samopinias pri la fakto ke la temo de la lingvo estas unu el la kulturaj nodoj, krom politiko-ekonomiaj, kiujn ni devas alfronti», klarigis Flavio Lotti en la elsendo fare de la Esperanto Radikala Asocio por Radikala Radio, «Democrazia Linguistica.it». «Aliflanke mi diras ankaŭ, ke ĉi tiu estas demando, kiu kunigas la nordon kaj la sudon de la du bordoj de la Mediteraneo, ĉar la alia duono de la mediteranea loĝantaro, kiu estas araba popolo, depostulas la uzadon de la araba lingvo».

Romo, la 5an de julio 2011.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.