Parlamenta Agado: novaj partioj subskribas la deklaron de IEF

Posted on in ERA Novaĵoj 2 view

Parlamenta Agado: novaj partioj subskribas la deklaron de IEF
————————————————————-

Itala Esperanto-Federacio jam anoncis, ke la du partioj, Comunisti Italiani
kaj Repubblicani Europei, jam subskribis la komunan dokumenton pri defendo
de lingva plureco en Eu'ropo.

Poste la Radikala Partio sendis pli ol aproban leteron pri la afero kaj
aparte pri Esperanto.

Nun venis la skriba respondo de Partito della Rifondazione Comunista,
subskribita de la sekretario Fausto Bertinotti, kiu en longa letero klarigas
ke la proponita dokumento estas “grava kaj aprobinda” kaj poste klarigas
longe la konceptojn pri la savo de c'iuj lingvoj kaj de c'iuj kulturoj kaj
proponas komunajn arang'ojn interkonsentotajn kun la Fako pri Internaciaj
Problemoj de la partio.

Kvine subskribis la proponitan dokumenton dum persona renkontig'o kun la
prezidanto de IEF, Aldo Grassini, Lapo Pistelli, Partio Margherita
(centra-maldekstra. Noto por la eksterlandanoj).

Respondoj estas konsulteblaj che:

la deklaro de FEI estas konsultebla che: http://lingvo.org/eo/4/788.
La respondo de Partito dei Comunisti Italiani: http://lingvo.org/eo/4/790 La
respondo de Radikala Partio: http://lingvo.org/eo/4/789

Renato Corsetti
Rete: renato.corsetti@esperanto.org

el [Informitale]


fonto: ret-info
[addsig]




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.