Pagano (Radikaluloj/ERA): «la 6an de septembro 1943 – la 6an de septembro 2011: hodiaŭ la datreveno de la lingva koloniado de la Postmilita Epoko»

Posted on in ERA Novaĵoj 5 view

Deklaro de Giorgio Pagano – Radikaluloj/ERA

“La 6an de septembro 1943 – la 6an de septembro 2011: hodiaŭ la datreveno de la lingva koloniado de la Postmilita Epoko”. Ĝin deklaras Giorgio Pagano, Sekretario de la Esperanto Radikala Asocio.

“La 6an de septembro 1943, dum li ricevis honoran doktorecon ĉe Harvard, Winston Churchill eldiris la frazon: ‘La povo regi la lingvon proponas profitojn ege pli grandajn ol forpreni de la popoloj iliajn provincojn kaj iliajn teritoriojn aŭ ilin subpremi per ekspluatado. La imperioj de la estonteco estas tiuj de la menso’.

Hodiaŭ Churchill ĝojus vidi sian imperialisman planon komplete realigita: la angla estas mortiganta naŭ dek procentojn de la mondaj lingvoj, Eŭropo enpagas al Britio 350 miliardojn de eŭroj jare por lerni la lingvon de la mens-imperio de la dudekunua jarcento kaj nia lando elstaras pro sia kunlaborado, ekde la angligo de la universitatoj ĝis la deviga atesto de nivelo B2 por rajti instrui ĉiun ajn fakon. Ĉi tiu frazo de Churchill povas reesti priluma por tiuj, kiuj subtenas la anglan unulingvecon, aŭ kiuj estas proponantaj ‘profitojn ege pli grandajn ol forpreni de la popoloj iliajn teritoriojn’: eliri el la angleparolanteco estas nepre necese por la eŭro, ĉar oni ne povas servi du mastrojn kaj estas nekompreneble, ke, ekde la postmilita periodo, Eŭropo ne sukcesas mastrumi mature siajn interesojn daŭrigante male financi la koloniadon kaj la gajnojn de la denaske angleparolantoj”.

 

Romo, la 6an de septembro 2011




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.