Opinioj kaj reagoj

Estimataj kolegoj,
Mi zorge legis viajn freshajn kontribuojn pri la projekto de nia eksperimentado. Mi shatus alporti nun kelkajn konsiderojn pri la tuta afero.
Mi kredas ke ni bezonas proponi simplan projekton kiu havu kiel chefa celo videblan reaserton de la celkonformeco de esperanto, t.e. ke pere de ghi eblas havi veran komunikadon. Aliemaniere dirite, oni devus montri ekz. ke post unu jaro de studado, malsamlingvuloj akiris ian nivelon de komunik-kapableco – decidita laux kelkaj parametroj kaj kriterioj – kaj sukcese povas renkontighi.
Fakte, la noveco de nia eksperimento ne devas esti la enhavo, sed la fakto ke ghi estos iniciatita de EuropUniaj Membroshatoj kaj ne de izolitaj auxtonomaj lernejoj. La graveco de la eksperimentado estas ke la Shatoj akceptas esplori la esperantistan solvon.
Mi ne kredas ke nun ni havas eblecon organizi plurjaran europskalan eksperimentadon pri la propedeuxtika valoro de esperanto, kvankam ghi estos tre interesa. Rilate al tio, alia problemo estus ke la instruistoj rajtas elekti sian metod-instruadon pri lingvoj kaj oni ne povas devigi ilin uzi la propedeutikan sistemon (ne forgesu ke la eksperimentado estos lanchita de la Ministerioj kaj ne de la instruistoj).
Mi ne scias kion diri pri la agho, tio dependas de pedagogiaj faktoroj kiujn mi ne konas. Tamen, se ni planas organzi vojaghon por la partoprenantoj, ili ne povos esti tro malgrandaj.

Kore salutas
Michele Gazzola

11 Comments

E.R.A.
E.R.A.

Kara Lajos,

dankon pri via mesagho. Mi tute kunsentas kun vi pri la graveco insisti pri la propedeutika valoro de esperanto. La sola problemo estas ke por havi rezultojn oni bezonas 4-5 jaroj de eksperimentado, kaj nun ni ne havas tiom da tempo por pruvi denove aferon jam sufiche pruvita (chi rilate vi skribas ke "Estas nekalkuleble multfoje pruvita fakto, ke dum la alproprigo de Esperanto la infanoj akiras pli bonan kapablon al lingvolernado, al logika pensado en la fremda lingvo").

Mi kredas ke ni bezonas eksperimenton pli rapida fari por havi publikajn rezultojn. Mi rediras ke nia celo, laux mi, ne estas la noveco de la enhavo, sed la fakto ke EU akceptas koordoni videblan iniciaton pri esperanto. Iusence nia iniziato devas esti propaganda.

kore salutas

Michele

E.R.A.
E.R.A.

Euroscola por eksperimento ne estas bona ekzemplo (MI diras tion, char mi

mem 2-foje partoprenis), char en Euroscola partoprenas tro multaj gejunuloj

kaj la celo ne estas lerni sed kunesti kaj praktiki.

La plej bona maniero montri rapidas veran rezulton estas fari la eksperimenton por gejunuloj iom pli aghaj (ekz. 13-15-jaraj) kaj proksimume

lau la maniero kiun mi priskribis (Radlje-Pesnica-Deutschjlandsberg-Leibnitz) kaj per la vort- kaj gramatika materialo el la Zagreba metodo, kiu nura ebligas rapidan akiron nur de nepre necesaj elementoj sen balastoj, per kiuj eblas paroli - kvankam oni ne posedas

Zlatko Tisljar

E.R.A.
E.R.A.

Kara Zlatko,

dankon pri via opinio. Mi fakte kunsentas, ni bezonas eksperimentadon maksimume unujaran. La propedeutika eksperimentado, kvankam interesa, bezonas tro ad jaroj, kaj estas jam pruvita.

Michele Gazzola

E.R.A.
E.R.A.

Tamen iun renkontigxon la lernantoj partoprenu. Mi proponas ke estu po dek

lernatoj kun instruisto de maksimume dek landoj. La renkontigxo estu ekz

kvintaga kaj por gxi ni ja ricevos cxiujn kostojn kadre de la ekzperimento, se

mi bone komprenas. Tamen se cxiuj 25 landoj partoprenos al la ekzperimento

devus okazi tri tiaj renkontigxoj....

Carola

E.R.A.
E.R.A.

jes certe renkontigho tute estas necesa. Sed mi ne kredas ke ni havu eblecon kuntreni pli ol 5 partnerojn. Mi volas insisti chi tie ke laux mi ghi temas pri pragmatika eksperimento por akiri la plej altan (videblan) rezulton per la maplej granda strecho. Kaj la eksperimentoj pri la propedeutika valoro de esperanto kaj tiuj pri la komunikad-celkonformeco estas bonaj. Sed laux mia opinio, la celo estas ke la kuntrenotaj shatoj kaj siaj gravularoj havu rapide rezultojn por kompreni ke e-o estas valora afero. poste, ni povus proponi ankaux pli ampleksan projekton.

Michele Gazzola

E.R.A.
E.R.A.

Chu mi povas proponi, ke mi persone povus realigi 2-semajnan eksperimenton lau la principo prezentita en mia okazinta eksperimento landlima sloven-austra. La eksperimento devus okazi en du lernejoj landlimaj ekz. en itala Gorizia kaj slovena Nova Gorica kie enestas gelernantoj 13-14-jaraj. En chiu lernejo rajtas esti 8-10 lernantoj maksimume, tiel ke la grupo

konsistos el 16-20 gelernantoj. Mi persone gvidus la eksperimenton, sub la

kontrolo de la lernejaj profesoroj kaj inspektoroj. Fine mi organizos (post

du semajnoj) publikan ekzamenon, kioun oni povois video-filmi kaj montri kie

ajn. Pli detalan priskribon kaj postulojn mi priskribos, se oni akceptos

mian proponon.

Zlatko

E.R.A.
E.R.A.

Estimata,

Chiukaze, se mi ne eraras, iu kondichio por ricevi la permeson de la ministerio fari la eksperimentadon estas ke almenuax unu lernejo de Anglio partoprenu. Due, eble 2-3 semajnojn etas iomete malmulte.

Michele

E.R.A.
E.R.A.

Mi jam sukcesis tralegi informojn kaj diskutojn pri la preparata projekto el retpagxoj. Tio dauxris iom pli longe, cxar mi ne cxiam trovis tempon por tio. Nun finis instruperiodo de semestro kaj komencigxas ekzamenperiodo, dum kiu mi havos pli da tempo.

Mi pripensis proponojn por la projekto, kiujn mi legis kaj volas aldoni mian opinion, kiu plejparte kongruas kun esprimitaj opinioj. Rezultoj de la projekto NEIGHBOUR jam pruvis propedeuxtikan valoron de Esperanto, sekva simila projekto nur donus pluajn konkretajn rezultojn inter aliaj paroj de gepatra kaj lernata cela fremda lingvoj. Tial pli gravan signifon havos projekto por miksitaj grupoj de diversnaciaj gelernantoj, por kiuj estos bona ekzemplo priskribitaj eksperimentoj de ZlatkoTisljar. Agxo de gelernantoj estu laux lia propono 13-14 jaroj, eble +1/-2 jaroj, laux lokaj eblecoj. Mi nur havas demandon pri financado – cxu cxio (aux kio) estis financata el la projekto kaj kiel estis kalkulataj elspezoj? Nun la projekto estos pli ampleksa (pli da kursoj en pli da landoj), gxi certe enhavos kelkdekojn da kursoj. Komence estos necese elekti lernejojn kaj estos bone organizi seminarion por trejnado de instruistoj (certe devos esti pli da instruistoj), cxar laux mi ne tute suficxos lerni Zagreban metodon el lernolibro. Estos grave, por ke la kursoj havu kiel eble la saman nivelon, la saman enhavon, okazu proksimume en la samaj kondicxoj, havu la samajn celojn kaj la saman taksadon, por ke la rezultoj estu bone kompareblaj. Gxuste tion ne eblos akiri el la lernolibro kaj en tio devus instruistojn unuecigi la seminario. Ankaux mi pensis pri tio, kie en Cxehxio povus okazi la kursoj. Mi venis al Znojmo (suda Moravio), Cxeske Budexjovice (CB) (suda Bohemio) kaj Usti nad Labem (nordokcidenta Bohemio). Krom proksimeco al landlimo tie estas E-kluboj kun certaj rilatoj al lernejoj kaj en la kluboj estus troveblaj instruistoj. Znojmo estas proksime al Auxstrio, CB ne estas tre proksime al landlimo (sude de gxi estas auxstria Linz), sed sudokcidente trovigxas cxehxa-auxstra-germana landlimo. Eble estus problemo trovi lernejojn ambauxflanke pli proksime de landlimo. Povus esti gelernantoj cxehxaj-auxstraj aux/kaj cxehxaj-germanaj (aux se ne estus plua komplikajxo, la dua grupo duone auxstra kaj germana). E-klubo en Usti organizas tradiciajn cxehx-germanajn renkontigxojn, tie eble ne estus tia problemo trovi la lernejojn. La germana landlimo estas la landlimo de estinta GDR, kie neestis problemo de reciprokaj kontaktoj (kun „bonaj“ germanoj) dum la antauxa regximo. Restas demando, cxu indas organizi la kursojn cxe la cxehxa-slovaka landlimo pro simileco de la lingvoj, aux cxu gxuste pro

tio estus bone provi tion. Simila situacio estas por cxehxaj-polaj kursoj, tamen la lingvoj ne tiom similas, sed eblas reciproke interkomprenigxi.

Cxi kaze estas proksimaj grandaj urboj Ostrava kaj Krakov, sed troveblas pli proksimaj cxelimaj urbetoj, ekzemple Cxehxa kaj Pola Texsxin (iksoj cxi tie substituas hoketojn). Do, ankoraux por mi restas tasko por traduko de la teksto de Itala Ministerio pri Publika Instruado.

Ankoraux mi aldonas unu informon: Jxauxde, la 20-an de majo 2004, okazis en Militista Altlernejo en urbo Vysxkov la XXII-a kolokvo pri regado de lernprocedo kaj mi preparis por gxi kontribuon „Internaciaj projektoj por lingva instruado“. Mi mencias en gxi projektojn Interkulturo, NEIGHBOUR kaj preparatan projekton de KEILEU. Mi prezentis gxin en sekcio 3 – humanismaj sciencoj, kiun partoprenis 15 fakulojn kaj la teksto estas en prelegokolekto sur CD-ROMo, kiu estis eldonita en 200 ekzempleroj. Kaj plue – unu ideo. Ankaux gravas instruado de E-o en altlernejoj, precipe en Pedagogiaj fakultatoj, por eduki instruistojn de E-o. Mi kelkfoje sukcesis akiri aprobon de tiuspecaj projektoj, sed kelkfoje ne. Mi esperas, ke KEILEU dumtempe sukcesos informi kaj influi Ministeriojn pri edukado kaj Universitatojn tiel, ke ili pli subtenu kaj aprobu tiajn projektojn. Eble indos post sukcesa plenumo de nun preparata projekto por bazlernejanoj dauxrigi per projekto por altlernejoj.

Por nun cxio, sincere salutas vin Josef Vojacek.

E.R.A.
E.R.A.

Kara Molnar !

Mi tute samopinias pri via artikolo.

Dum la kunveno de ECOLO, mi ankaù substrekis la efikan rolon koncerne la plikonadon de la gepatra lingvo. Cxar tio estas prioritato en ties programo (tute taùge cxar oni rimarkas ke gejunuloj malpli konas sian gepatran lingvon. Mi ne scias cxu tio samas en Hungarujo.

Do, mia ideo estas ke la lernado de E-o restrukturigas le menson de la lernanto en sia gepatra lingvo tute trua kaj plena da esceptoj por eniri en la studadon de alia lingvo tute trua kaj plena da esceptoj (kiel vi trafe deskribas)

Mi ekstudas la turkan kiu estas en la sama lingva grupo kiel la via.

Tie ne estas distanco inter la skriba kaj la parola parto. Due, la strukturo sxajnas pli simpla. Mi devas adresi min al turka kolego por scii cxu escepte 'vokalikaj pluraloj' estas tiom da esceptoj kiom en la franca (mia gepatra lingvo). Indo-eùropaj lingvoj, mi pensas, havas ankoraù pli da esceptoj, mi pensas.

Alia afero: Vi citas ciferojn. Cxu tiuj ciferoj estas apogitaj de universitata studo (kompara al tiu de Profesoro Franck -Paderborn).

El la malmulto kiun mi konas en la turka, mi povas imagi ke la distanco inter la hungara kaj la angla-franca-germana ktp estas pli granda ol la distanco inter la angla kompare al la germana-franca, ekzemple.

Vi rimarkis ke mi ne atakas la divastigon de la angla. Mia atakpunkto estas : se vi volas pli da rezultoj en la angla, komencu pere de E-o!

Toi placxas al cxiuj kiuj vidas en la nuna sistemo (multingvismo) la solvon al cxio. Ecx se ili eraras, ili almenaù aùskultas la 'propedeutikan alproksimigxon' kun intereso. Kaj ne hurlas kiam ili aùdas la vorton "E-o".

Konklude, eble ke oni ankaù pritraktu la problemon de la gepatra lingvo en la argumentaro. (almenaù en Okcidenta Eùropo : la infanoj pasas pli da tempo kun la 'playstation' aù 'gameboy' ol kun libroj.) Eble ke la problemo ne ankoraù tiom gravas en Centra kaj Orienta Eùropo. Kion vi pensas ?

Mi sendas al vi kopion de Profesoro Franck de 1993. Dum tiu periodo

mi sendis dosieron al la tiama Ministro pri Edukado kiu petis ideojn por malkreskigi la nombron da missukcesoj en la lernejoj.

Li pruvas ke oni povas pere de IL-o (tiel li nomas E-on) oni povas faligi missukcesojn (20%) (aù kreskigi sukcesojn de 25%).

La stilo estas nuanca kaj akademia kiel vi povos legi.

Homoj kiuj studis la matematikan statistikon havas la saman alproksimigxon al problemoj aù stilon ecx se ili apartenas al malsamaj fakoj. (mi estas ankaù ekonomiisto!).

Mi ankaù sendas vian tekston al aliaj samideanoj cxar, laù mi, gxi estas tre bona.

Via amike,

Georges

E.R.A.
E.R.A.

Jes, oni nepre devus trovi kompetentan gvidanton de la propede'utikaj eskperimentoj, kaj trovi almena'u unu-du 12-klasajn lernejojn en 'ciuj europ-uniaj landoj, kie por la 9-10-11-jaraj infanoj en iu klaso oni instruus Esperanton, kaj poste, en la 12- kaj 14-jara a'go oni komencus la instruadon de po unu fremda lingvo (ekzemple la angla kaj germana lingvoj). En la alia klaso oni instruus jam ekde la 9-jara a'go la anglan lingvon, kaj komencus la instruadon de la germana lingvo same en la 14-jara a'go.

Tiamaniere oni povus per sciencaj metodoj konstati, 'cu la instruado de Esperanto kiom helpas la instruadon de aliaj (naciaj) lingvoj, kiamaniere 'gi helpas la aliajn kapablojn de la infanoj (logika pensado, alproprigo de aliaj lernobjektoj, ktp.ktp.)

Tiuj 'ci eksperimentojn oni devus fari kune, paralele kun la multe pli mallongaj eksperimentoj, proponitaj de S-ro Profesoro Zlatko Ti'sljar. (Tiuj 'ci eksperimentoj pruvos, ke Esperanto estas multe pli rapide alproprigebla, ol iu ajn el inter la naciaj lingvoj...)

Vi certe konas la bonegan libron de Zlatko Ti'sljar sub titolo: "Esperanto vivos malgra'u la esperantistoj" (Mendebla 'ce la Libroservo de UEA).

'Ciuj pedagogoj partoprenantaj la eksperimentojn devus tralegi tiun 'ci libron.

Oni devus pripensi anka'u la reeldonon de la internaciaj lernolibroj de Profesoro D-ro Szerdahelyi...

Estas tre grave, ke en la 6-7-8-jara a'go ni lasu la infanojn alproprigi siajn naciajn, gepatrajn lingvojn...

Elkore Vin salutas

Ludoviko Molnar

prezidanto de la Budape'sta Medicina Esperanto-Fakgrupo

You need or account to post comment.