Olimpikoj: EU konkludas je 302 medaloj sed nun la ludoj remalfermiĝas en Parlamento.

Posted on in ERA Novaĵoj 5 view

Olimpikoj: EU konkludas je 302 medaloj sed nun la ludoj remalfermiĝas en Parlamento.

Deklaro de Giorgio Pagano, Sekretario de Esperanto Radikala Asocio

La landoj de EU konkludas la Olimpikojn 2012 kun 302 medaloj, 26 pli ol Pekino 2008, el kiuj 7 oraj, kiuj tiam estis 85 kaj hodiaŭ 92, dum Usono akiris 104 medaloj kaj Ĉinio 87, respektive 5 kaj 16 malpli ol la lastaj Olimpikoj.
Ekde 2008, kiel eŭropaj federistoj kaj patriotoj, ni batalas kun Esperanto Radikala Asocio por eŭropa dimensio ankaŭ en la sporto, por ke la unuopaj landoj de la Unio partoprenu la intenaciajn konkursojn donante videblecon, krom al la propra nacia flago, al tiu de la komuna eŭropa patrio.
Post ke ni sukcesis enmetigi tiun dispozicion en la Rezolucio de la Eŭropa Parlamento fare de la deputito Fisas, ni revenis denove al la itala fronto, petante kune kun la deputito Beltrandi renkontiĝon al la Ministro Gnudi la 15an de februaro 2012, por ke estu senprokrasta registara ago en tiu senco por Londono 2012. Tiu renkontiĝo neniam okazis.
Ekde la 8a de marto la eŭropa Rezolucio estas je la atento de la italaj institucioj, specife de la kulturaj Komisionoj de la Ĉambro de la deputitoj kaj de la Senato. Tie, kiel Radikaluloj, ni klopodos remalfermi la ludojn, por ke nia Eŭropo, tiel atakita sur la mona nivelo, levu la kapon kaj reagu, iĝante videbla al la tuta mondo kiel Unio, kiel ĝi faris per la Eŭro.
La duobla flago dum la sportaj konkursoj devas esti la venonta celo rekte al la eŭropa federismo.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.