NULIGADO DE CXIUJ NUKLEAJ ARMILOJ

Posted on in Politica e lingue 7 vedi

Sercxataj: 2000 marsxemuloj
Jakvo Schram <­jakvo@agoranet.be> sendis al mi la jenan mesagxon:

Sercxataj: 2000 marsxemuloj
Pacomarsxo de la Internacia Tribunalo de UN en Hago al la NATO-stabejo en Bruselo por la nuligado de cxiuj nukleaj armiloj.
Inter la 16a kaj la 30a de majo 1999, sur la sojlo de la nova jarmilo, la internacia reto Por Patrino Tero alvokas kiel eble plej multajn homojn kaj organizojn partopreni al la gravega pacomarsxo cele al totala nuklea malarmado. La manifestacio okazos tuj post la "Haagse Platform voor de Vrede" (Haga Platformo por la Paco), grava NRO-konferenco (Neregistara Organizajxo) okazonta en Hago inter la 10a kaj 15a de majo 1999. La celo de la konferenco estas, pridiskuti kaj plani la nuligadon de milito en la 21a jarcento. Oni atendas milojn da partoprenantoj el la tuta mondo. En Nederlando kaj Belgio oni jam faris la unuajn kontaktojn, kun la espero kunigi kaj partoprenigi kiel eble multe da organizoj.
Post tiu cxi konferenco, Por Patrino Tero volas iri surstraten 2000-ope, por evidentigi la ligon inter la Internacia Tribunalo de UN en Hago kaj la stabejo de NATO en Bruselo. La alveno de la marsxo en Bruselo, je la 26a de majo, ankaux estos la komenco de kvartaga pac- tendaro kiu dauxros ghis la 30a de majo 1999.
Pol D’Huyvetter, kampanjo-gvidanto cxe Por Patrino Tero kaj iniciatinto de la mani- festacio, diras: "Ni revas kun 2000 partoprenantoj marsxi por tuja komenco de multlateraj in- tertraktadoj pri UN-interkonsento, kiu malpermesas nukleajn armilojn. Ni postulas ke la membrosxtatoj de NATO plenumu siajn internaciajn devojn, kiel fiksite en julio 1996 de la Internacia Tribunalo. La politiko de NATO estas hipokrita kaj krima. Estas tempo ke la mondo ekkomprenu ke NATO estas la plej granda baro por interkonsento pri nuligado de nukleaj armiloj. Per cxi piedmarsxo ni portos la internacian rajton al la krimuloj en Bruselo. La marsxo farighu mejlosxtono por Abolition 2000, la mondvasta organizo kiu batalas kontraux nukleaj armiloj.
La piedirado komencighos cxe la sxtuparo de la Internacia Tribunalo en Hago, per manifestacio je dimancxo la 16a de majo 1999. Je la 8a de julio 1996 tiu cxi tribunalo, la plej potenca lauxlegha organo en la mondo, decidis, ke "ne nur la uzado de sed ankaux la minacado per nukleaj armiloj ghenerale estas kontrauxa al la internacia juro" La kortumo ankaux unua- nime deklaris ke ekzistas legha devigo intertraktadi por estigi interkonsenton kiu malpermesas cxiujn nukleajn armilojn, kaj tion ghi faris referencante al artikolo IV de la Konvencio pri Ne- disvastigado.
Dum la publikaj kunvenoj estas planitaj personaj atestajxoj de i.a. Hibakusxa-oj (postvivintoj de la atombombo) el Hirosxima kaj Nagasaki, de reprezentantoj de indighenaj popoloj, la unuaj viktimoj de uranio-ekspluatato kaj nukleaj provoj, ankaux la juraj ekspertoj pri internacia rajto.
Post la alveno de la marsxo cxe NATO en Bruselo okazos i.a. manifestacioj kaj mal- dormado. Ni ankaux faros inspekton de preparoj de militkrimoj fare de la NATO Nuklea Plan- grupo. La marsxantoj tute konkrete petas, ke difinitaj dokumentoj de la Nuklea Plangrupo estu publikigitaj, i.a. la lokoj kie trovighas nukleaj armiloj, ilia potenco, la celoj, kostoj ktp, ktp.
Por Patrino Tero ricevis jam plenan apogon el diversaj anguloj por la marsxo. La euxropean Youth for Action, Friends of the Earth International, International Peace Bureau, Women International League for Peace and Freedom, kaj la Skota Campain for Nuclear Disar- mement estas jam kelkaj grupoj kiuj apogas la manifestacion. Por Patrino Tero esperas ricevi la plenan apogon de Abolition 2000, la mondvasta reto de grupoj kontraux nukleaj armaghoj, inter kiuj 1000 NRO-oj ligitaj mondvastaj.
Dum la auxtuno ni plenforte laboros pri sercxado de regionaj kontaktoj. cxi-momente ni havas kontaktojn en Belgio, Kanado, cxilio, Germanio, Finlando, Francio, Islando, Kamerunio, Barato, la Centra Oriento, Nederlando, Norvegio, Pakistano, la regiono de la Pacifiko, Rumanio, Ruslando, Skotlando, Siera-Leono kaj Usono. La regionaj kontaktoj prizorgas la sciigon kaj la transporton al Hago. Por Patrino Tero invitas homojn fari la piediradon en malgrandaj grupoj, precipe sub regiona organizado. En Belgio kaj Nederlando ni nepre bezonas homojn kiuj povas helpi en la diskonigado, kontaktado de lokaj organizoj kaj registaroj, prizorgado de la itinero kaj kampadebloj. Se vi emas kunlabori kontaktu POR PATRINA TERO (Voor Moeder Aarde).
La manifestaciantoj marsxas pli malpli 20 km tage, dum periodo de 10 tagoj. Oni antauxvidas moveblajn kuirejojn, helpveturilojn por la bagagho, unuan helpon en kazo de vundetoj ktp, ktp. Ankaux estas ke antauxviditaj muzikistoj akompanu la manifestacion.
Por Patrino Tero estis fondita en 1991 kaj organizis ghis nun du transkontinentajn pacmarsxojn de 5500 km: en 1992 tra Usono kaj en 1995 tra euxropo. Ni dauxrigas organizi marsxojn por malarmado, mediprotektado kaj memmastrumaj rajtoj de indighenaj popoloj.

Por pliaj informoj, direktu vin al :
VOOR MOEDER AARDE
Lange Steenstraat 16-d
BE-9000 Gent




0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.