Novaĵoj: PE Auskultado pri la lingva diskriminacio

Posted on in ERA Novaĵoj 4 view

BRUXELLES, 2an KAJ 3an DE JULIO, AUSKULTADO PRI LA SOCIAJ, EKONOMIAJ KAJ POLITIKAJ KONSEKVENCOJ DE LA LINGVA DISKRIMINACIO.

La auskultado pri la lingva diskriminacio kiu okazis la 2an kaj 3an de julio che la europa parlamento en Bruxelles proponita da la grupo ALDE, lau iniciato de la europaj deputitoj Marco Pannella, Marco Cappato kaj Henrik Lax kaj de la senprofita ERA, estis grava politika renkontiĝo kun la lingva kaj ekonomia-sindikata mondo.

La redaktoroj, inter kiuj M. Krauss (la unua lingvisto kiu denuncis la malaperon de la lingvoj), F. Grin (fakulo de lingva ekonomio), S. Klinge ( reprezentanto de “European Chart of Minority an Regional Languages”), J.L. Cousiniez (Franca sindikatisto, informisto pri lingva diskriminacio en laborejo) denoncis kaj enfokusigis la problemon de la lingva diskriminacio, europan kaj ne nur, rekonante la gravecon plenumatan de la lingva problemo ankau en ekonomia kaj socia sektoro. Speciala atento estis donata al la realeco de la Europa Unio, en kiu estas okazanta rekuniga procezo de malsamaj popoloj, lingvoj kaj kulturoj.

Lau la taksado de UNESCO, 50% de la mondaj lingvoj malaperos antau la fino de chi tiu jarcento. La kialo de chi tiu “lingva genocido”, kiu oni plenumas ekde jardekoj, estas la “tutmondigo de la komunikado”, tio estas la tendenco uzi ununuran lingvon, kiu necese farighas reganta, je malprofito de la aliaj. La rezulto de chi tiu procezo nin alportos al tuthomara lingva kaj kultura malrichigho.

Inter la malsamaj solvoj de la problemo de la lingva diskriminacio, konsideritaj dum la seminario fare de pluraj referantoj, la plej dezirinda, danke al pliprofundigitaj studoj de “lingva ekonomio” – temo kiu, lau F. Grin, meritus pli grandan atenton je institucia nivelo – estas tiu subtenita de la sekretario de la senprofita ERA, Giorgio Pagano, kiu subtenas la uzon kaj disvastigon de internacia lingvo, Esperanto, kiu garantius samvaloran komunikadon sen krei malegalecon, diskriminaciojn au ekonomiajn, sociajn kaj politikajn profitojn inter la popoloj.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.