Novaĵoj: “Lingva neperfektajho”: Emma Bonino remalfermigas la limtempojn de la komunumaj

Posted on in ERA Novaĵoj 4 view

La Europa Komisiono remalfermas la limtempojn de la komunumaj konkurs-anoncoj, kiuj estis kontestitaj de la Registaro pasintan majon.

La Ministro pri la Europa Uniaj politikoj, Emma Bonino, esprimas sian gratulon pro la remalfermo de limtempoj de la kunkursoj por aliri al la europa publika funkcio sekve de kontestoj prezentitaj de la itala Registaro al la unuanivela Tribunalo. La konkurs-anoncoj estis publikitaj nur en la angla, franca kaj germana lingvoj, malobservante la principon de plurlingvismo.

La Komisiono – komentas la Ministro, – faris pashon al justa direkto kaj chi tio substrekas la utilon de la apelacioj prezentitaj de la itala Registaro. Temas tamen, aldonas Bonino, nur pri parta kontentigo, char la remalfermo de limtempoj ne estis akompanata de traduko de la anoncoj en la diskriminitajn lingvojn. La Komisiono fakte publikis nur mallongan anoncon en chiuj lingvoj, kiu plusendas al la konkurs-anoncoj kontestitaj de la Registaro.

Ni plutenos do – konkludas Bonino – la apelaciojn, kiuj estis prezentitaj al la Tribunalo.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.