Novaĵoj: Indighena Blanka Nokto

Posted on in ERA Novaĵoj 7 view

 

Indiĝena Blanka Nokto

Romo, sabaton la 8-an de septembro ekde la naŭa kaj duono posttagmeze, “esperanto” radikala asocio, pri la ĉefurba iniciato Blanka Nokto, prezentas, ĉe  Via di Torre Argentina 76je la 3a etaĝo , la Indiĝenan Blankan Nokton.

La “Esperanto” Radikala Asocio proponas la spektadon de filmoj pri la diskriminacio, persekuto kaj la genocido de la indiĝenaj popoloj, por atesti la riskon kiu minacas tiujn ĉi popolojn: tio estas malapero pro seniĝo je la siaj lingvoj kaj kulturoj.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.