Novaj materialoj en STEB

Posted on in ERA Novaĵoj 4 view

ret-info: Novaj materialoj en STEB

Verki novan materialon pri scienca aux teknika temo estas malfacila tasko,
ja mankas novaj terminaroj, ecx la uzado de malnovaj terminoj, la
parolturnoj ne estas unuecaj.

La Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB, cxe http://www.eventoj.hu helpas
ekkoni la gxisnunajn eldonajxojn, kaj en ili la jam uzatajn/proponatajn
esprimojn.

En la lastaj du semajnoj estis aldonitaj al STEB la sekvaj materialoj:

– 6 artikoloj el la revuo “Homo kaj Kosmo”, n-ro 1976/1 – (astronomio)

– Je kio kapablas elektrono – sciencpopulariga artikolo el “Homo kaj
Kosmo” n-ro 1976/1 – (kemio)

– Profesia organizado de esperantaj organizajxoj – cxu tio estas nur
vizio? (direktado kaj ekonomio)

– La petrolo – verkita de Prof. Agostino da Silva, brosxuro el 1982.
(aplikitaj sciencoj –> ceteraj / minado)

– 4 artikoloj el la revuo “La Domo”
(Fasado kaj termoizolado / Lukto kontraux fajro en stalkonstruado /
Tertremoj kaj stalkonstruado / Enbetonaj fiksiloj)
–> aplikitaj sciencoj –> ingxenierado / konstrudo)

Dankojn al la kunlaborintoj (Dorogi Gaborni, Istvan Miszaros, Csilla Vari),
kaj antauxdankon pro via eventuala partopreno en la projekto.

STEB estas trovebla cxe: http://www.eventoj.hu

L.S.

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.