Nova spektinda dokumenta filmo pri Esperanto

Posted on in Ni parolas Esperante 10 vedi

El la yahoo diskutgrupo "Ni parolas Esparante":

Karaj filmoŝatantoj,
mi ŝatus informi vin pri freŝa kaj absolute spektinda dokumenta filmo "La Universala Lingvo" (The Universal Language) de novjorka reĝisoro Sam Green, kiu jam estis nomumita por sia alia filmo por Oskar-premio.

La 30-minuta filmo kaj spuras la historion de Esperanto kaj estas portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado. En ĉi tiu pionira dokumenta filmo pri la lingvo, Sam Green kunplektas intervjuojn kaj portretojn: kiujn li filmis ĉe pluraj lastatempaj Universalaj Kongresoj kun trezoro da neniam viditaj arĥivaj bildoj pri Zamenhof kaj la frua Esperanto-movado. La filmo ankaŭ inkluzivas intervjuojn kun Humphrey Tonkin, Arika Okrent kaj multaj aliaj.

Krea unuiĝo "Filmoj sen limoj" tradukis la subtekstojn en 15 lingvojn!

"Mi spektis La Universalan Lingvon kun granda plezuro kaj esperas, ke ĝi sukcesas kiel ĝi meritas." diris Renato Corsetti. "Kelkaj homoj en Kopenhago sin esprimis, ke oni devintus fari pli propagandecan filmon. Ili ne komprenas, ke objektiva filmo estas pli forta."

Vizitu la oficialan retejon en Esperanto kaj spektu la filmon nur kontraŭ $5: http://dokumentafilmo.com

Kaptu la okazon aĉeti la DVD-on kun 19 subtekstoj kun 25%-a rabato: http://dokumentafilmo.com/blog/25-25

Kunlabore,
Aleksander Osincev
Direktoro de Esperanta Kinofestivalo




0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.