Nova retejo proponas kursojn de Esperanto per telefono

Posted on in Ni parolas Esperante 4 vedi

Nova retejo proponas kursojn de Esperanto per telefono
La direktoro de la portalo Gxangalo kaj de Internacia Televido, Flavio Rebelo, lancxis retejon dedicxitan al kursoj, prelegoj kaj seminarioj pri Esperanto, la movado kaj entreprenismo. La granda novajxo estas la ebleco havi klasojn de Esperanto per telefono ie ajn sur la mondo.
“La celo de tiu retejo – http://flaviorebelo.com – estas dividi kun la esperantistoj de la tuta mondo miajn spertojn kiel E-aktivulo”, diras la brazila entreprenisto. Fakte, post la lancxo de Gxangalo (en 2003) kaj de Internacia Televido (en 2005), Flavio Rebelo farigxis unu el la plej konataj kaj respektataj esperantistoj nuntempe.
“Pro tio ke mi estras du el la plej elstaraj iniciatoj por Esperanto, kaj pro tio, ke ambaux funkcias kiel entreprenoj, kaj ne kiel kluboj aux asocioj, mi havas tute alian aron da spertoj, kiujn mi akumulis en la lastaj jaroj. Nun estas tempo dividi kun la esperantistoj ideojn, sugestojn, proponojn kaj precipe, spertojn kiujn mi havis lauxlonge de la lastaj jaroj”, komentas Flavio Rebelo.
La retejo www.FlavioRebelo.com ankoraux ne estas tute kompleta – mankas al gxi priskriboj de la prelegoj kaj de la seminarioj, kiuj estos aldonitaj en la venontaj tagoj. Intertempe, eblas jam konatigxi kun la lingvaj kursoj de la retejo. FlavioRebelo.com proponas kursojn specialajn, kun granda emfazo en la parolado kaj en cxiutagaj temoj, organizitaj en la niveloj 'baza', 'mezgrada' kaj 'supera'. Ankaux trovigxas granda novajxo en la retejo – temas pri la unua kurso de Esperanto komerca, t.e. la uzado de la lingvo internacia en firmaoj, negocoj kaj ekonomio.
Alia granda avantagxo de la kursoj estas tio, ke oni ecx ne bezonas havi komputilon por partopreni ilin, tial ke la kursoj povas esti faritaj per telefono aux per la programo Skajpo. “La kursoj funkcias tiel – je specifa horo, la instruisto telefonos al la lernanto, por ke tiu praktiku Esperanton dum unu horo. Aparta atentu al prononco kaj flueco estas la traktoj de cxi miaj kursoj”, komentas Flavio Rebelo.
Por pliaj detaloj, bv. viziti la retejon www.FlavioRebelo.com . Baldaux novaj informoj estos aldonitaj al la retejo, kiu laux la marsxo de la monatoj, farigxos unu el la plej bonaj lokoj por lerni la internacian lingvon, praktiki la lingvon aktive, kaj scii kiel entrepreni per kaj por Esperanto.
de Gxangalo-redakcio

Questo messaggio è stato modificato da: oltremare, 28 Feb 2006 – 18:08 [addsig]




0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.