Nova estraro de UEA eklaboras

Posted on in ERA Novaĵoj 12 view

Nova estraro de UEA eklaboras

En la unua kunsido la estraro disdonis la taskojn. Jukka Pietiläinen jam pli
frue estis elektita kiel komisiito pri informado, kaj Yves Bellefeuille
prezidas subkomitaton pri financoj. “Sxajnas ke la estraro strebas disdoni
taskojn al kritikantoj kaj proponas ke la opozicio montru siajn kapablojn en
la praktiko”, opinias Jukka Pietiläinen. Andrej Grigorjevskij opinias, ke
sepkapa estraro estos tro kosta por sxrumpinta asocio, kaj ne esperas vidi
grandajn sxangxojn.
La nova estraro de UEA jam renkontigxis en unua kunsido, en kiu oni
interalie disdonis la respondecojn al la novaj estraranoj. Pri kongresoj kaj
kulturo okupigxos la nova vic-prezidanto Claude Nourmont, kaj pri landa
agado fakos Maritza Gutiérrez. S-ino Gutiérrez rakontis al Libera Folio, ke
sxia cxefa celo nun estos kontakti la landajn asociojn kaj zorgi, ke ili
pli bone konsciu pri UEA kaj pri cxio, kion UEA faras. Sxi ankoraux ne povis
diri, pri kiu kontinento sxi plej forte devos okupigxi, sed la noveco de la
estrara teamo tamen laux sxi ne estos problemo.

El la antauxa estraro restas krom la prezidanto, Renato Corsetti, nur Ans
Bakker-ten Hagen. La antauxa gxenerala sekretario, Ivo Osibov, forfalis,
cxar la individuaj membroj ne subtenis lin en la elektoj de B-komitatanoj.
Kandidatis al la estraro ankaux la antauxa estrarano pri informado, Andrej
Grigorjevskij, sed li forfalis, cxar li en la sabata komitata kunsido en
Pekino ricevis nur 18 vocxojn.

– Eble oni opiniis miajn oftajn provojn paroli pri la problemoj de UEA
malstabiliga faktoro. Krome, se mi ne eraras, mi estis la sola el la
kandidatoj, kiu persone ne cxeestis. Tio ja estas ege grava en tiaj kazoj,
komentas Grigorjevskij.

En la nova estraro ne estos iu fakulo pri informado. Pro tio la nova
B-komitatano Jukka Pietiläinen estis elektita komisiito pri informado. Li
ankaux prezidas la subkomitaton pri informado.

– Pluraj membroj de la nova estraro kontaktis min post la komitatkunsido
kaj proponis al mi kunlabori, ili diris ankau ke ili volonte estus vidintaj
min en la estraro, komentas Jukka Pietiläinen.

– Nu, mi ne bezonas formalan rolon por labori kaj esti aktiva, li konstatas.

Gravan postenon ricevis cetere ankaux Yves Bellefeuille, komitatano A por
Kanado. Li antauxe forte kritikis la funkciadon de la asocio, kaj nun li
prezidas la subkomitaton pri administrado kaj financoj.

– Sxajnas ke la estraro strebas disdoni taskojn al kritikantoj kaj proponas
ke la opozicio montru siajn kapablojn en la praktiko, opinias Jukka
Pietiläinen.

La antauxa estrarano Andrej Grigorjevskij bedauxras, ke oni elektis sep
estraranojn, kaj ne kvin, kio laux li estus multe pli ekonomia.

– Cxiuj novaj estraranoj sendube estas indaj reprezentantoj de la movado.
Kredeble, la bugxet-projektoj kaj similaj aferoj estos pridiskutataj bonorde
kaj akurate, kaj tio ja estas la cxefa statuta tasko de la estraro. Tamen
por tiuj celoj suficxus kvin – estus grava financa sxparo, krome, tio pli
konformus al la sxrumpinta UEA-membraro kaj malkreskintaj asociaj enspezoj,
komentas Grigorjevskij.

Li tamen ne havas grandajn atendojn rilate la laboron de la nova estraro.

– Iujn ajn provojn evoluigi kaj reformi la organizon mi de tiu cxi estraro
ne atendus. Amri Wandel eble provos ion, sed kadre de la faka agado oni
kutime ne faras ion strategian. Oni ja dauxre povus fari ion strategian
kadre de la retaj servoj, sed reta fakulo en la nova konsisto mankas Kaj,
cxefe, sxajnas ke la Komitato kaj la granda parto de la asocio volas neniujn
sxangxojn, nur pacon kaj trankvilon…

Grigorjevskij mem esperas povi dauxrigi sian laboron pri la retejo de UEA
kiel volontulo.

– Mi komencis draste refari UEA.ORG. Auxtune oni trovos tie ion tute novan.

el [libera-folio]


fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu


[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.