Milito de la lingvoj: Dek jarojn post la grava artikolo de The Economist daŭras la kunlaborado en la angla koloniado

Posted on in ERA Novaĵoj 2 view

Milito de la lingvoj: Dek jarojn post la grava artikolo de The Economist daŭras la kunlaborado en la angla koloniado

[fimg=left]http://www.linguisticdemocracy.org/images/economist.jpg[/fimg]Deklaro de Giorgio Pagano

«La 20an de decembro 2001 The Economist publikigis la artikolon ‘La triumfo de la angla. Tutmonda imperio per aliaj iloj’, la unua, pliprofundiĝinta artikolo pri la detruaj sekvoj de la angla lingva trudordono.

Legi, ke ‘la triumfo de la angla lingvo estas la triumfo de la angleparolantaj Unuiĝintaj ŝtatoj de Ameriko kiel tutmonda potenco’ kaj ke ‘en multaj landoj la ĉiovora avanco de la angla minacas damaĝi aŭ detrui grandan parton de la loka kulturo’ komprenigis al ni, kiom al la anglosaksa mondo estis klara la lingvmortiga efiko de ilia lingvo.

La denunco, ke ‘por multaj popoloj la triumfo de la angla prezentas la venkiĝon, se ne la tute aŭtentikan detruon de ilia lingvo’ kaj vidi ĝian efikon ĝuste sur tiu, kiu, post la Prezidanto de la Respubliko, havas la plej grandajn respondecojn en la gvido de la lando, la Ĉefministro Monti, kiu dum la centkvindeka jarreveno de la Unuiĝo de Italio, en la sidejo de la Banko de Italio, por memorigi grandan italan ekonomistikon, parolas ekskluzive en la angla, ekmemorigas la vortojn de Tacito en lia ‘Germania’ de 98 post Kristo: la lingvo de la konkerinto en la buŝo de la konkerito estas la lingvo de sklavo», konkludis la Sekretario de Esperanto Radikala Asocio.

Romo, la 20an de decembro 2011

La artikolo de Economist de la 20a de decembro 2001 en la angla, kaj en la itala.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.