Mi estas Google kaj mi eskapas. Pagano (ERA): “Ni devas labori por kompleta sendependeco de la informo kaj de la digita teknologio en Eŭropo.”

Posted on in ERA Novaĵoj 4 view

La novaĵo eĥas tra la gazetoj de tuta Eŭropo. Nia Unio deklaras militon al la granda usona koloso Google pri almenaŭ tri frontoj: pozicio dominanta kaj kontraŭ-konkurenca, impost-evito en la membroj-ŝtatoj, batalo por kopirajto. Situacioj kiuj estas komunaj al aliaj grandaj entreprenoj kiel Apple kaj Microsoft, kiuj en la lastaj jaroj etendis sian negocon en nia kontinento. La grandaj protagonistoj de la digita mondo ne movas al la patrujo la profitojn fakturitajn eksterlande por eskapi la usonan federacian imposton je 35%, sed deturnas ilin en grupojn en membrojŝtatoj de malalta impostado. Fine, tiuj ciferoj estas reetransigitaj al entreprenoj en impostparadizoj kiel Bahamoj.

“Kiel patriotoj, eŭropanoj devas konsideri la fakton, ke tiuj ĉi usonaj multnaciaj konzernoj ne volas pagi impostojn en Eŭropo, kie ili havas konsumantojn kaj uzantojn, kaj estas fakto ke la duono miliardo de eŭrocivitanoj ne havas ankoraŭ ununuran eŭropan kompanian informadikon” komencis la Sekretario de la Radikala Esperanto-Asocio. “Kiel en Hindio de Gandhi, materie koloniita de Britio, en Eŭropo virtuale koloniita de Usono, prezentiĝas la problemo de la libereco. La Unio devas iĝi digite aŭtonoma kaj certigi al siaj civitanoj kaj al la mondo malfermitajn operaciajn sistemojn, liberecon por la reto kaj konondaŭrigis Pagano. “Post la mona sendependeco necesas startigi kaj kompletigi la lingvan sendependecon pere de federala lingvo. La adopton kaj pliigon de Esperanto en la publikaj lernejoj kaj universitatoj oni tuj komencu kiel dua pilastro de Eŭropa Federacio”, konkludis la Sekretario de ERA.

 




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.