Mazaradelvalo – la urbo de Esperanto meze de Mediteranea maro

Posted on in Ni parolas Esperante 8 vedi

Da "Nova sento in rete"

Mazaradelvalo – la urbo de Esperanto meze de Mediteranea maro!

Somera kongreso sur la marbordo mediteranea
De la 18a ghis la 25a de augusto la 79a Kongreso de Esperanto en Italujo okazos en Mazaradelvalo, Sicilujo.
Ghi estas la urbo kies urbestro volas farighu centron de Esperanto, li jam venis al nacia kongreso por inviti nin kaj helpis por malfermi kursojn en chiuj lernejoj de sia urbo – tie jam pli ol 500 junuloj lernas nun Esperanton.
La urbo estas tre facile atingebla kaj de la flughaveno de Trapani (TPS) kaj de tiu de Palermo (PMO).
Ghis la 31a de januaro vi povas profiti la plej malaltan kotizon: 30 eurojn por junuloj kaj por eksterlandanoj, 60 por italoj pli ol 30-jaraj.
Kaj la loghado (7 plenaj tagoj kun chiuj tri tagaj manghoj) kostos tre malmulte:
en duobla chambro 390 eurojn
en unulita chambro 480 eurojn
por junuloj (ghis 30-jaraj) 240 eurojn
por orienteuropaj landoj, Azio kaj Afriko 240 eurojn
Krome, ni estas traktantaj solvon en dormosako kun simbola prezo, chiam por la plena 7-taga kongreso.
Alighu nun per nia reta pagharo: http://kongreso.esperanto.it
Sur la kongresaj paghoj jam estas, kompletigotaj:
– la listo de la anoncitaj karavanoj al nia kongreso
– kiel alveni al Mazaradelvalo
– la programo de la kongreso
– la listo de la prelegoj, de la seminarioj, de la kursoj
– la listo de la koncertoj
– la listo de la ekskursoj
Se vi organizas karavanon, kontaktu nin: ni publikigos viajn informojn en niajn paghojn.
Nia adreso estas: kongreso@esperanto.it
http://kongreso.esperanto.it

*********************************************************************

73 junuloj 11-14-jaraj diplomighis en Mazaradelvalo

La laboro de Centro por Esperanto kaj Interkulturo en Mazaradelvalo daurigas.
Pasintan vendredon, la 16a de marto, CEI kune kun la Katedro de Trapano de la Instituto Itala por Esperanto okazigis la unuan ekzamenon por la junaj lernantoj en la urbo.
Submetighis al la ekzameno tri klasoj de la mezgrada lernejo G. Boscarino, 1F, 2F kaj 3F, por sumaj 73 lernantoj kiuj akiris la unuan gradon de ekzamenigho de nia Instituto.
Krom la instruistoj de la katedro de Trapano, estrata de samideano Nunzio Parisi, cheestis ankau Bruchjo Kasini ka Michael Boris Mandirola de la Estraro de Itala Esperanto-Federacio, la internaciaj instruistoj Svetlana Smetanina kaj Marta Kovacs, kiuj estas nntempe instruantaj Esperanton al pli ol 600 personoj en Mazaradelvalo, kaj nia loka juna samideano David Paleino.
Mandirola kaj Kasini trafis ankau la okazon por viziti la grandan gastejon kiun la urbestro metis je dispono de la Esperantistoj por la Kongreso kaj por postaj aranghoj, por kontentigi je absolute minimumaj prezoj la bezonon je loghado kaj manghado. Ili ankau sukcesis difini la starton de kurso por la oficistoj de la urbodomo, kiu okazos anstatau laborhoroj merkrede kaj vendrede.
Plue, parolante kun la estroj de kelkaj lernejoj, ili difinis ke unu el la vesperaj kongresaj spektakloj estos plenmita de la infanoj de pluraj el la lernejoj kiuj nun instruas Esperanton.

Bruchjo Kasini




0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.