Mallonge

Posted on in ERA Novaĵoj 7 view

ret-info: Mallonge

Parko pri Milan Zvara – cxu kun lia monumento?

La urbo Poprad konfirmis, ke la nun rekonstruata parko en la urbo portos la
nomon de esperantisto Milan Zvara.

Grupo de amikoj de Milan preparis proponon konstrui en la parko modestan
monumenton pri nia samideano Milan. Lian aspekton vi povos vidi kaj en
Esperantisto Slovaka, kaj en Starto (en venonta numero).

Malgraux kontribuo de la urbo mankas ankoraux suficxe alta sumo por la
realigo de tiu plano. Cxar Milan havis multajn amikojn ankaux inter
esperantistoj, ni petas tiujn, kiuj pretas helpi al la afero,
bv. kontribui per unu el jenaj manieroj:
a) per sendo de mono al Slovakio: nomo de la konto:
Klub Popranhanov, 05801 Poprad, banko: OTP Banka Slovensko,
h.z.: 7317035/5200, IBAN: SK 12 5200 0000 0000 0731 7035,
BIC (SWIFT): INRBSKBX, aux
b) se vi havas monon cxe UEA, do eblas senkosta transgxiro al
la konto cxe UEA: skmz-g.

————————–

Cxeha E-Asocio havas novan oficialan adreson: Na Vinici 110/10, CZ-290 01
Podlbrady II, Cxehio.


el [CxEA-retkomunikoj]

————————–

Itala jxurnalisto premiita

Amerigo Iannacone, konata literaturisto, verkisto, organizanto de
literaturaj konkursoj, eldonisto, redaktoro de “La flugfolio” monata
literatura kaj kultura gazeto, ricevis la Internacian Jxurnalistan
premion “Inars Ciociaria”, auxspiciata interalie de la nacia
konsilio de la jxurnalistoj.

La motivigo tekstas jene: “Al Amerigo Iannacone kiu per sia laboro
kiel prozisto, poeto, esisto, eldonisto tradukisto al esperanto
prizorgas kaj promocias la kulturan identecon de la historiaj
regionoj de Italio.”

el [Informitale]

————————

Sindikata mondo

Por subteni la pluan uzadon de Esperanto en sindikata medio, Germain Pirlot
proponas, ke ne forgesu viziti de tempo al tempo la pagxaron de
http://www.labourstart.org/eo/

————————-

Euxropaj aktivuloj ne scias kion peti de EU

La unua esperantisto en la Euxropa Parlamento, Malgorzata Handzlik,
ricevadas amasojn da leteroj de esperantistoj kiuj volas ke sxi
antauxenigu Esperanton.

Tamen cxiu havas sian propran ideon pri tio, kion sxi faru. La aktivuloj
de Euxropa Esperanto-Unio volus, ke oni fondu novan interpartian grupon
en la parlamento, sed ne klaras, kion la grupo faru. La diskuto inter la
aktivuloj gxis nun temis cxefe pri la nomo de la eventuala nova grupo.
'Malfacilas proponi aligxon al intergrupo, kiu havas precizigitan nomon
sed ne la celojn', diras Malgorzata Handzlik mem.

Vi povas legi la tutan artikolon cxe http://www.liberafolio.org

el [NUN]
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.