Mallonge 29.10.2004

Posted on in ERA Novaĵoj 14 view

ret-info: Mallonge 29.10.2004

Mallonge 29.10.2004

***

Informoj pri Mongolio kaj vojagxofertoj en Mongolio per Esperanto cxe:
http://www.magicnet.mn/~suno .

***

La 26-an de julio, la plej legata jxrurnalo de Valladolid (Hispanio) “El
Norte de Castilla” publikigis tutpagxan raporton sub la titolo “La pacífica
lucha del Esperanto” (La paca batalo de Esperanto). La raporto estas
konsekvenco de informo sendita al la redakcio de la jxurnalo tra la reto
okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Pekino (Cxinio).

***

Gestudentoj de la Fakultato pri Komunikado cxe Katolika Universitato en Rio
de Janeiro elpensis kaj faris retpagxaron, kies cxefa celo estas farigxi
cxies libera tribuno. Gxi havas versiojn en la portugala, angla kaj
Esperanto. La retpagxaro legeblas cxe: http://www.hipucomdriacos.com.br .

***

Juna brazila studento pri psikologio lanc'is la novan fakan liston:
per-esperanto-psikologio@yahoogroups.com . Oni aligxas per la kutima
senteksta mesagxo al per-esperanto-psikologio-subscribe@yahoogroups.com .

***

Japana Esperanto-Instituto havas novajn retajn adresojn. Esperantlingva
versio de la retpagxaro de JEI trovigxas cxe:
http://www.jei.or.jp/hp/esp.htm . Retadreso de Centra Oficejo de la
instituto estas: esperanto@jei.or.jp . La adreso de la retpagxaro de
Komisiono pri Azia Esperanto-Movado, KAEM estas:
http://www.jei.or.jp/kaem/kaem_kap.htm .

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.