Mallonge

Posted on in ERA Novaĵoj 7 view

ret-info: Mallonge

Bulgara radio pri Esperanto

La 16-n de januaro 2005 la centra stacio de Bulgara Radio elsendis preskaux
tuthoran programon pri Esperanto, konsistantan el intervjuo kun Lasto Nikov
(Esperanto: laborlingvo en EU kaj en internaciaj organizajxoj, praktika
uzado de Esperanto en turismo, komerco kaj
edukado) kaj kantoj de bulgara E-kantisto kaj muzikisto Misho Zdravev.

inf: Lasto Nikov
lasto11@yahoo.co.uk

el [tejo-turkio]

——–

La laborgrupo “Esperanto-cxe-Interreto”, E@I kaj la ret-listo [tejo-echei]
starigxis pro la E@I-seminario en Upsalo 2001.

La retlisto [tejo-echei] nun estas fermita, sed la laboro dauxras cxe
http://groups.yahoo.com/group/ecxei-membroj/

——–

La litova sxtatestro: alta protektanto de la 90-a UK

La Prezidento de la Litova Respubliko s-ro Valdas Adamkus akceptis la
inviton esti Alta Protektanto de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto,
kiu okazos en Vilno de la 23-a gxis la 30-a de julio 2005. La litova
sxtatestro esprimis sian varman sintenon al la UK jam en septembro 2001,
kiam gxenerala direktoro de UEA Osmo Buller vizitis Litovion por esplori la
kondicxojn por la okazigo de UK. Tiam s-ro Adamkus akceptis en la prezidenta
palaco Buller kaj la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas
Jegorovas kaj parlamentanon Stasys Kruzinauskas. Dum la auxdienco li
menciis, ke li unuafoje interesigxis kaj ecx iom lernetis Esperanton kiel
gimnaziano en Kaunas.

el Gazetaraj Komunikoj de UEA

——–

Elsendoj en Itala Radio en Esperanto

Krom la itala, RAI elsendas nun en 25 lingvoj. La aktualaj freekvencoj iom
sxangxigxis, jen la konkretajxoj:

La elsendo en Esperanto okazas cxiun sabaton, je 20.00 laux UTC/GMT, en la
frekvencoj 6035 kaj 9760 kHz (ondolongoj: 49,71 resp. 30,74 metroj).

La programo estas dissendata ankaux per la satelito Hot Bird 1, laux
analogia metodo, en la internacia radia kanalo en la sonportanto
7.56 MHz de dua kanalo de RAI, polarizado vertikala 11.446 GHz.

———

Monda Socia Forumo en Porto Alegre

Fotoj kaj notoj pri la agado de
esperantistoj en la V Monda Socia Forumo nun okazanta en Porto Alegre,
Brazilo:

http://gxangalo.com/blogo/Forumo.html



fonto: “Ret-Info”
http://www.eventoj.hu

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.