Mallonge 05.11.2004

Posted on in ERA Novaĵoj 14 view

ret-info: Mallonge 05.11.2004

Mallonge 05.11.2004

***

Bulgara Esperanto-Asocio okazigis sian 56-an kongreson inter 03-05. 09. 2004
en Haskovo, Bulgario. Dum la arangxo estis reelektita la prezidanto Petro
Todorov.

***

Asocio de Verduloj Esperantistoj havas retpagxaron cxe:
http://www.comlink.apc.org/ave/ .

***

Retpagxaro pri sano cxe: http://sanovirto.sites.uol.com.br .

***

Honora membro de UEA, la norvega Esperanto-verkisto Johan Hammond Rosbach
forpasis la 7-an de septembro. Li estis naskita la 22-an de auxgusto 1921.
Rosbach estis membro de UEA ekde 1947 kaj gxia honora membro ekde 1991.
Ekde 1951 li servis ankaux kiel delegito kaj fakdelegito pri lingvoj. Al la
Akademio de Esperanto li apartenis ekde 1962. Rosbach aktivis ankaux en la
landa movado, i.a. kiel cxefredaktoro de “Norvega Esperantisto” dum 25
jaroj. La internacia publiko tamen konas lin antaux cxio kiel tre
produkteman Esperantan proziston, inter kies rakontaroj kaj romanoj precipe
elstaras la romano “Fiancxo de l'sorto” (1977).

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.