Litovaj episkopoj pri Esperanto

Posted on in ERA Novaĵoj 2 view

Litovaj episkopoj pri Esperanto
——————————-

La 18-20-an de Majo, 2004 en Vilnius okazis vica kunsido de Litovia episkopa
konferenco, kies prezidanto estas chefepiskopo kardinalo Audrys Juozas
Backis. Pere de vicprezidanto de Litovia episkopa konferenco arkiepiskopo
Sigitas Tamkevicius, kiu rezidas en Kaunas, al chiuj episkopoj de Litovio,
entute 12 personoj, estis donacita antaunelonge en litova lingvo eldonita
libro de Ulrich Matthias “Krikscionybe ir Esperanto” (Kristanismo kaj
Esperanto).Krom chio alia dum la kunsido temis ankau pri la 57-a kongreso de
IKUE en Kretinga en julio chi jare.Altaj protektantoj de la kongreso estas
arkiepiskopo Sigitas Tamkevicius kaj episkopo Jonas Algimantas BORUTA.
Arkiepiskopo Sigitas Tamkevicius en juneco lernis Esperanton kaj ghis nun
iom komprenas ghin.Dum la kunsido estis diskutita oficiala agnosko kaj
registro de litovia IKUE sekcio kaj ghia enmeto en chiujaran
jarlibron-kalendaron de litovaj katolikoj, kiun eldonas Litovia episkopa
konferenco.

Povilas Jegorovas
Rete: litova.ea@mail.lt

el [landa agado]

fonto: ret-info

[addsig]

0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.